×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Komputiloj malhelpas lernadon

Komputiloj malhelpas lernadon

Ju pli malfrue kaj ju pli malofte infano utiligas ciferecajn rimedojn, des pli bone disvolviĝas la cerbo, des pli bone la infano lernas paroli kaj legi kaj des pli feliĉa li aŭ ŝi estas.

Jen la resumo de la eldiroj de germana cerbesploristo kiu antaŭ nelonge prelegis en Linz pri la kromefikoj de ciferecaj rimedoj. Laŭ la cerbesploristo estas science pruvite ke ĉiutaga laŭtlegado pozitive efikas al la parolkapablo de la infano. Kiu aliflanke sidigas sian infanon antaŭ la komputilon aŭ televidilon, tiu atingas la malon: Tio estas duoble pli malbona por la infano ol estas bona la laŭtlegado. "Devas ĉeesti iu kiu laŭtlegas. Tiam la infanoj lernas. Ne povas ekzisti bona porbeba televido", diras la eksperto post analizo de multaj sciencaj studaĵoj. Li formulas tion ekstreme: "Se vi sidigas vian infanon antaŭ la televidilon, tiam vi ankaŭ povas sendi la infanon en la karbokelon. " Ankaŭ en progresinta infanaĝo la utiligado de komputilo, tabuleto, televido kaj similaj aparatoj ne alportas avantaĝojn. Studaĵoj montris ke malkreskas la klereco lige kun kreskanta konsumo de televido - sendepende de la socia medio. "En Germanio dekdu- ĝis deksesjaruloj averaĝe sidas 7,5 horojn tage antaŭ ekrano. Por la lernejaj taskoj ili prenas nur la duonon da tempo." Junuloj ankaŭ 150 foje dum tago rigardas al sia kompufono. Pro tio ne havas sencon labori en la lernejo ankoraŭ aldone ĉe tekokomputilo.

"Komputiloj malhelpas ĉe lernado. Skribitaĵo pli facile restas en la memoro ol tajpitaĵo", diras la eksperto. Laŭ li la lernejo ne estas bezonata por akiri kompetentecon ĉe la komputilo. Li mem estas sesobla patro kaj draste limigis la konsumon de elektronikaj rimedoj: "La infanoj tiam plendis, hodiaŭ ili dankas al mi". Ju pli tamen homo sidas antaŭ la ekrano, des pli tiu homo suferas je diversaj manioj, malbona dormado, malĝusta nutriĝo, problemoj en lernejo, afekcioj de atento kaj de disvolviĝo de parolkapablo. Sekve minacas malsanoj, senlaboreco, socia malavanco, soleco, deprimo kaj demenco.

La eksperto starigas rektan kuntekston inter lernado kaj demenco: "Ju pli alta estas la klereco dum junaĝo, ju pli da kunligoj povis formiĝi en la cerbo, des pli malfrue tiu homo eksuferos pri Alchejmero". Tiel ekzemple estas pruvite ke la lernado de dua lingvo prokrastas Alchejmeron je kvin jaroj.