×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Komputilaj ekspertoj bredas super-salaton

Komputilaj ekspertoj bredas super-salaton

La tero en la regiono de Fukushima estas venenigita, sed en iama fabriko de duonkonduktiloj de la firmao Fujitsu belege kreskas verda salato. La legomo de la altteknologia konzerno havas mirindajn ecojn.

Do tio naskiĝas se fabrikanto de elektronikaĵoj eniras la medion de legomfarmistoj. Fujitsu transformis en la regiono de Fukushima iaman fabrikon de duonkonduktiloj al plantejo. Anstataŭ kunveldi elektronikaĵojn, la kunlaborantoj tie kultivas de kelkaj monatoj sur 2000 kvadrataj metroj salaton. Nun la Fujitsu-salato estas ankaŭ akirebla en vendejoj, kiel raportas la gazeto "Japan Times". La elstaraĵo de la tuto estas: Ĉar la salato estas produktata en unu el la absolute senpolvaj, senbakteriaj kaj sensunlumaj purejoj de la fabriko, la bredistoj trovas tie kondiĉojn de laboratorio, por donaci al la folia salato dezirindajn ecojn. Ili ekzemple reduktis la enhavon de kalio kompare al normala salato el kampo kaj tiel taŭgigis la legomon por ren-malsanuloj, kiuj ne povas konsumi tro da kalio. Ankaŭ la enhavo de natrio estis malaltigita kio igas la salaton malpli amara por ke pli da infanoj volonte manĝu ĝin.

Krome la salato tre longe restas freŝa - laŭdire du semajnojn. Ankaŭ pri pesticidoj por kontraŭbatali malutilajn bestetojn oni povis rezigni pro la sterila medio. Por la projekto Fujitsu ne dungis ekspertojn pri agrikulturo, sed komisiis la proprajn inĝenierojn plenumi tiun taskon. "Niaj inĝenieroj dediĉis al la legomo la saman atenton kiel al niaj duonkonduktiloj", diras parolantino de la konzerno. La salato kiu estas bredita sub kondiĉoj de alta teknologio ja kostas iom pli ol tiu el la kampo, sed kio kreskas en Fukushima en la grundo, tion oni eble ne nepre manĝu. La projekto de Fujitsu estas parto de akcela programo de la japana registaro por la Fukushima-regiono.

Fujitsu esperas povi malfermi per la purega legomo novan negocan kampon. Oni jam ekpripensas plivastigi la sortimenton de legomoj, eble aldonante spinacon. Kaj Fujitsu ne estas la sola konzerno de elektronikaĵoj kiu eniras la medion de terkultivistoj: Sharp eksperimentas pri terberoj en laboratorio en Dubai.

Komputilaj ekspertoj bredas super-salaton Computer experts breed super-salad