×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Kiel oni dormas plej bone?

Kiel oni dormas plej bone?

Dormado devas okazi por ke la korpo povu rekreiĝi kaj regeneriĝi. Sed kiam dormado estas plej sana? Jen kelkaj tre simplaj kaj efikaj konsiloj.

Tik-tak, tik-tak - nelacigeble en ni funkcias nia interna horloĝo. Ĝi indikas al la korpo, kiam ĝi rekreiĝu aŭ kiam ĝi laboru, ĝi reguligas la korpotemperaturon, la aktivadon de niaj organoj, ĝi endormigas nin kaj vekas nin - kaj faras tion ĉiam laŭ sama ritmo, sendepende de tio, ĉu ni vere konas la faktan horon.

Kiel la interna horloĝo funkcias, tion sciencistoj analizis dum la 1960-aj jaroj per aventurecaj eksperimentoj. Al la partoprenantoj mankis taglumo kaj horloĝo, sed ili tamen sciis kiam estis tempo por dormi kaj por vekiĝi. La eksperimento tamen ankaŭ montris ke 24-hora diurno ne korespondas al la natura korpa ritmo de homo. Nia interna horloĝo tiktakas laŭ 25-hora ritmo. Por kompensi tion, ni bezonas sunlumon. Ĝi helpas al la korpo sinkronizi sian internan horloĝon kun la ekstera 24-hora ritmo.

La korpo posedas sinkronizilon kiu reagas je ŝanĝoj de la lumo. Malantaŭ la okuloj kie kruciĝas la nervoj por la vidado, troviĝas eta aro da nervoĉeloj. Vespere aŭ kiam malheliĝas ili sendas signalojn al la tiel nomata pineala glando en la cerbo kiu sekve elŝutas la hormonon melatonino. Tiu substanco prizorgas ke ni laciĝas kaj dormas. Inverse la sistemo reagas ankaŭ je lumo kaj ŝaltas la korpon al aktiva modo.

Por sana dormo tial estas grave ke regas plena malhelo. Jam LED-lumigiloj povas esti ĝenaj. Same necesas kvieto por rekrea dormo. Ankaŭ la temperaturo ludas rolon. Estu prefere malvarmete en la dormejo, inter 18 kaj 21 gradoj. La individua temperaturo tamen povas varii. Tio validas ankaŭ por la daŭro de la dormo. La normala daŭro estas ok horoj, sed infanoj kaj gejunuloj povas ankaŭ dormi dek horojn aŭ pli. La propran dormbezonon oni plej bone povas eltrovi dum feriado.

Aliflanke la parto de la tago kiam oni enlitiĝas por dormi ne ludas rolon por sana dormo. La unuaj du ĝis kvar horoj post la ekdormo provizas la plej profundan dormon. Sendepende de la horo la profunda dormo decidas pri la regeneriĝo de la korpo. Pulso, spirfrekvenco kaj sangopremo dum tio signife malaltiĝas. Dum la dua duono de la dormado aliflanke la korpo pli ofte troviĝas en stato kiu similas al vekiteco. La cerbo aktivas, korfrekvenco kaj spirado plifortiĝas, la sangopremo plialtiĝas. Ni povas rememori sonĝojn el tiu dormofazo sufiĉe ofte.

La dormoritmo ĉiam estas simila, sendepende de la horo de ekdormo. Sed tio okazu laŭeble regule. Dumnoktaj laborantoj aŭ homoj kiuj traflugas aviadile plurajn horzonojn konfrontiĝas kun la danĝero ke la interna horloĝo kaj sekve la regeneriĝo de la korpo perdas sian takton. Ili havas pli altan riskon por apopleksioj, korinfarktoj, tropezo kaj metabolaj misfunkcioj kiaj estas tipo-du-diabeto aŭ altaj valoroj de sanga graso kiuj siavice plialtigas la riskon pri apopleksio kaj korinfarkto. Ankaŭ la memorkapablo suferas, ekzemple nomoj estas pli facile forgesataj.

Do dum la unuaj du ĝis kvar horoj la dormo estas plej profunda. Por sana dormo gravas regulaj dormotempoj. Tiel la korpo povas regeneriĝi kaj pli facile restas sana kaj laborkapabla.

Kiel oni dormas plej bone? How do you sleep best?