×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Kiel la homo lernis digesti alkoholon

Kiel la homo lernis digesti alkoholon

Antaŭ dek milionoj da jaroj komenciĝis mutacio kiu ebligis al niaj antaŭuloj pli bone malkombini etanolon.

Kial la averaĝa eŭropano eltenas alkoholon pli bone ol la averaĝa ĉino? Ĉar li kun pli granda probableco disponas pri pli taŭga formo de la alkohol-dehidrogenazo. (Tio estas enzimo kiu oksidigas alkoholon - en tiu kazo etanolon - kaj per tio forzorgas ĝin). Kial tiu formo de la enzimo en Eŭropo kaj en la okcidenta parto de Azio disvastiĝis? Ĉar niaj antaŭuloj antaŭ proksimume 9000 jaroj ne nur fariĝis setlemaj kaj kultivis grenon, sed ĉar ili el tiu greno ankaŭ faris bieron. Kiu bone eltenis la bieron, tiu ne plu bezonis trinki la ofte malpuran akvon.

Tiel sonas - iom simpligite - okazaĵo kiun genetikistoj emas rakonti, se ili volas montri ke ne nur la genoj influas la kulturon, sed ankaŭ inverse. Esploristoj el Florido en Usono nun metas demandosignon al la tezo ke niaj antaŭuloj nur de 9000 jaroj genetike adaptiĝis al la defio kiun etanolo signifas por la korpo. Ili diras: Tiu konsumveneno influas niajn genon jam de dek milionoj da jaroj. Tiam aliflanke niaj antaŭuloj ankoraŭ ne estis homoj, la lastaj komunaj antaŭuloj de ĉimpanzo kaj homo vivis antaŭ proksimume kvin milionoj da jaroj, la komuna antaŭulo de gorilo, ĉimpanzo kaj homo antaŭ proksimume naŭ milionoj da jaroj.

Antaŭ dek milionoj da jaroj laŭ la esploristoj la okcidentaj homsimilaj simioj - la orienta orangutano jam formis propran linion - transmetis sian vivocentron de la arbokronoj, sur kiuj la gibonoj ankoraŭ hodiaŭ svingiĝas, al la grundo. La fruktoj kiuj tie kuŝas estas pli aĝaj kaj pli maturaj ol tiuj kiuj ankoraŭ pendas sur la arbo. Kaj kelkaj el tiuj fruktoj enhavas ion kion la aliaj sur la arbo ne enhavas: etanolon, la produkton de la alkohola fermentiĝo de sukero. Por la defio prilabori etanolon pruviĝis taŭga mutacio de la ADH.

Nu, povas esti. Sed ĉu la antaŭe rakontita okazaĵo ne plu validas? Ne. En la korpo de suĉuloj troviĝas pluraj alkoholdehidrogenazoj kaj la esploristo el Florido parolas pri alia subformo de la enzimo, nome ADH4 kaj ne ADH1. ADH4 estas specialiĝinta precipe por tute alia alkoholo: por retinolo, konata kiel vitamino A. Evidente tiu enzimo tiam "lernis" per mutacio efike oksidigi ankaŭ etanolon. Restas nur la demando, ĉu sciuroj kiuj ŝatas trinki fermentiĝintan flornektaron ankaŭ trapasis tian adaptiĝon?

Kiel la homo lernis digesti alkoholon How man learned to digest alcohol Como o homem aprendeu a digerir o álcool