×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Kial donacoj stimulas nin

Kial donacoj stimulas nin

Ricevi ion donace, tio estas bela kaj feliĉigas. Sed tio ne estas la sola efiko: Dum iom da tempo malgrandaj donacoj igas nin pli kreivaj kaj pli saĝaj.

Mi ŝatas ĉokoladon en ĉia formo, precipe ĉokoladajn bombonojn. Antaŭ nelonge mi ricevis tiajn donace, kaj kompreneble mi ĝojis pri tio. Ĝis nun mi estis kredinta ke tia kunportaĵo en plej bona kazo iom plipezigos min. Sed se oni kredas usonan psikologinon, ĝi igas min ankaŭ pli saĝa, pli ideohava, pli malferma, pli kompatema kaj helpema, dum iom da tempo mi fariĝas pli bona homo.

La psikologino Barbara Fredrickson de du jardekoj esploras pozitivajn emociojn. Kaj al tio apartenas ĝojo, dankemo, sereno, intereso, espero, fiero, plezuro, inspiro, respekto kaj amo. La lasta okupas apartan pozicion, ĉar ĝi ampleksas la aliajn emociojn. La demando kiu okupis la psikologinon, estis: Pri kio servas bonaj sentoj? Timo, kolero aŭ abomeno tute klare servas al survivado. Ili helpas al ni, eviti danĝerojn aŭ reagi laŭ ĝusta mezuro en minacaj situacioj. Sed kio estas la biologia senco de ĝojo kaj optimismo?

La respondo pri tio estas teorio ellaborita de la psikologino. Pozitivaj sentoj malfermas menson kaj koron, ili plivastigas la horizonton kaj akcelas novigan pensadon kaj konduton. Je longa vido ili tiel kontribuas al la formiĝo de vivnecesaj kapabloj kaj rezervoj.

Ŝian hipotezon testis la profesorino kaj aliaj sciencistoj per serio de bone pripensitaj eksperimentoj en la laboratorio. Tiel ili ekzemple esploris helpe de sensoroj kaj registrado de vidmovoj, kiel emocioj efikas al la perceptado. La rezulto estis: Bonaj sentoj plialtigas la atenton (la testpersonoj rigardis bildojn pli intense) kaj reale plivastigas la horizonton. Gajaj homoj nome pli ofte rigardas bildojn ĉe la rando de la ekrano. Ili prezentis ankaŭ pli bonajn rezultojn en testoj pri kreivo. "Pozitivaj sentoj plivastigas la horizonton je multaj niveloj", resumas la psikologino. "Ili fundamente modifas la funkciadon de la cerbo kaj tiel la interagon kun la medio". Kaj kiel oni elvokis la pozitivajn sentojn en la eksperimento? Vi jam povas konjekti tion: per malgrandaj donacoj - kiel ekzemple saketo da ĉokoladaj bombonoj. Aliaj metodoj por veki bonan humoron estas: gaja muziko, komedioj aŭ la rememoro pri belaj travivaĵoj. Sed ĉokoladaj bombonoj establiĝis kiel speco de norma metodo. Tamen la testpersonoj rajtas preni ilin nur post la testo, por eviti influon de la sukero al la rezultoj.

Ke ĝojo aŭ plezuro stimulas al pli alta produktivo kaj pli granda sukceso, tio intertempe estas bone pruvita. Nur inter labordonantoj tio ŝajne ankoraŭ ne komunikiĝis. Mi ja ne scias kiel funkcias la aferoj ĉe via laborejo. Sed ĉe mi ankoraŭ neniam staris ĉokoladaj bombonoj sur la skribotabo.