×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2014, Kial amikoj gravas por la sano

Kial amikoj gravas por la sano

Kune oni estas ne nur malpli soleca, sed malpli malsana. Solecaj homoj vivas malpli sane kaj mortas pli ofte pro kormalsanoj. Estas tempo ke ni atribuu al amikoj pli da signifo.

La homo estas socia estulo kiu bezonas aliajn homojn kiel la aeron por spiri. Ni bezonas interŝanĝon, amon, komprenon, konsolon kaj tutsimple ankaŭ partneron por generi idojn. Socia konduto ĝis hodiaŭ kontribuas ke ni ekzistas kiel evoluinta specio. Kaj samtempe ĉiu unuopa homo estas ekipita tiel ke la komuneco kun aliaj homoj estas nemalhavebla: Ni havas neŭronajn, hormonajn kaj genetikajn mekanismojn kiuj prizorgas ke ni organiziĝas en rilatoj, komunumoj kaj socioj.

Sed la vivostilo de modernaj socioj akcelas kulturon de soluloj kaj kaŭzas la disfalon de sociaj strukturoj. Soleciĝo - precipe en alta aĝo - estas kreskanta problemo de okcidentaj industriaj nacioj. 15 ĝis 30 procentoj de la loĝantaro estas konsiderataj kiel daŭre solecaj.

Ke kreskanta soleco prezentas al socio novan defion rilate al sano, pri tio la sciencistoj interkonsentas. Jam en la jaro 1984 la Monda Sanorganizo difinis sanon kiel "pli ol la nuran foreston de malsano". Homoj kun malmultaj emociaj ligoj havas duone altan vivoperspektivon ol tiuj kiuj disponas pri intimaj amikoj.

La vojoj sur kiuj soleco malsanigas, estas diversaj, sed ĉiuj restas dum longa tempo nevideblaj kaj evoluas preskaŭ nerimarkeble. Eblas elfiltri el diversaj rezultoj de studaĵoj jenajn kvin kaŭzojn kial daŭra soleco malsanigas.

1) Homoj kiuj sentas sin solecaj emas havi vivostilon kiu endanĝerigas la sanon ol homoj kiuj estas bone interligitaj. Homoj kiuj havas bonan amikaron havas ŝancon de pli ol 50 procentoj atingi pli altan aĝon. Sanakcela agado kiel sporto aŭ sana sinnutrado postulas certan volan forton kiu estas plifortigata per enplektiĝo en socia reto kaj pli malfortigata per soleco.

2) Soleculoj sentas pli da streso. 3) Homoj kiuj sin mem priskribas kiel solecaj, sentas sin pli senhelpaj kaj pli minacataj - tute sendepende de la vera kvanto de stresfaktoroj. 4) Soleco malfortigas la imunsistemon kaj damaĝas la kor-sangocirkulan sistemon. 5) Dormi sola estas pli malbone.

Kiel konsekvencon el tio esploristoj jam de sufiĉe longa tempo postulas rekoni malfortan socian medion kiel riskon por la sano. Kuracistoj kaj aliaj ekspertoj pri sano serioze konsideru la socian medion samsignife kiel tabakkonsumon, sinnutradon kaj sporton.

De kiam ni konsciiĝos ke soleco estas same signifa kiel aliaj riskofaktoroj, ni devos pli forte motivigi nin mem plialtigi nian socian kontentecon - kaj sur individua kaj sur socia niveloj.


Kial amikoj gravas por la sano Why friends are important for health Perché gli amici sono importanti per la salute

Kune oni estas ne nur malpli soleca, sed malpli malsana. Solecaj homoj vivas malpli sane kaj mortas pli ofte pro kormalsanoj. Estas tempo ke ni atribuu al amikoj pli da signifo. È tempo di dare più significato agli amici.

La homo estas socia estulo kiu bezonas aliajn homojn kiel la aeron por spiri. Ni bezonas interŝanĝon, amon, komprenon, konsolon kaj tutsimple ankaŭ partneron por generi idojn. Abbiamo bisogno di scambio, amore, comprensione, conforto e semplicemente anche di un partner per generare figli. Socia konduto ĝis hodiaŭ kontribuas ke ni ekzistas kiel evoluinta specio. Il comportamento sociale fino ad oggi contribuisce alla nostra esistenza come specie evoluta. Kaj samtempe ĉiu unuopa homo estas ekipita tiel ke la komuneco kun aliaj homoj estas nemalhavebla: Ni havas neŭronajn, hormonajn kaj genetikajn mekanismojn kiuj prizorgas ke ni organiziĝas en rilatoj, komunumoj kaj socioj. E allo stesso tempo, ogni singola persona è attrezzata in modo tale che la comunione con le altre persone è indispensabile: abbiamo meccanismi neuronali, ormonali e genetici che assicurano che siamo organizzati in relazioni, comunità e società.

Sed la vivostilo de modernaj socioj akcelas kulturon de soluloj kaj kaŭzas la disfalon de sociaj strukturoj. Ma lo stile di vita delle società moderne promuove una cultura della solitudine e provoca il collasso delle strutture sociali. Soleciĝo - precipe en alta aĝo - estas kreskanta problemo de okcidentaj industriaj nacioj. La solitudine, soprattutto in età avanzata, è un problema crescente nei paesi industrializzati occidentali. 15 ĝis 30 procentoj de la loĝantaro estas konsiderataj kiel daŭre solecaj. Si ritiene che una percentuale compresa tra il 15 e il 30% della popolazione sia persistentemente sola.

Ke kreskanta soleco prezentas al socio novan defion rilate al sano, pri tio la sciencistoj interkonsentas. Gli scienziati concordano sul fatto che la crescente solitudine presenta alla società una nuova sfida per la salute. Jam en la jaro 1984 la Monda Sanorganizo difinis sanon kiel "pli ol la nuran foreston de malsano". Già nel 1984 l’Organizzazione Mondiale della Sanità definiva la salute come “più della semplice assenza di malattia”. Homoj kun malmultaj emociaj ligoj havas duone altan vivoperspektivon ol tiuj kiuj disponas pri intimaj amikoj. Le persone con pochi legami affettivi hanno la metà dell’aspettativa di vita di coloro che hanno amici intimi.

La vojoj sur kiuj soleco malsanigas, estas diversaj, sed ĉiuj restas dum longa tempo nevideblaj kaj evoluas preskaŭ nerimarkeble. I modi in cui la solitudine ti fa ammalare sono diversi, ma tutti rimangono invisibili per molto tempo e si sviluppano in modo quasi impercettibile. Eblas elfiltri el diversaj rezultoj de studaĵoj jenajn kvin kaŭzojn kial daŭra soleco malsanigas. È possibile filtrare da vari risultati di studi i seguenti cinque motivi per cui la solitudine continua è malsana.

1) Homoj kiuj sentas sin solecaj emas havi vivostilon kiu endanĝerigas la sanon ol homoj kiuj estas bone interligitaj. 1) Le persone che si sentono sole tendono ad avere uno stile di vita che mette a rischio la salute rispetto alle persone che hanno buone relazioni. Homoj kiuj havas bonan amikaron havas ŝancon de pli ol 50 procentoj atingi pli altan aĝon. Le persone che hanno una buona cerchia di amici hanno una probabilità superiore al 50% di raggiungere un’età più elevata. Sanakcela agado kiel sporto aŭ sana sinnutrado postulas certan volan forton kiu estas plifortigata per enplektiĝo en socia reto kaj pli malfortigata per soleco. Le attività che promuovono la salute come lo sport o l'alimentazione sana richiedono una certa forza di volontà, che viene rafforzata dall'inserimento in una rete sociale e indebolita ulteriormente dalla solitudine.

2) Soleculoj sentas pli da streso. 2) Le persone sole si sentono più stressate. 3) Homoj kiuj sin mem priskribas kiel solecaj, sentas sin pli senhelpaj kaj pli minacataj - tute sendepende de la vera kvanto de stresfaktoroj. 3) Le persone che si descrivono come sole si sentono più indifese e più minacciate, in modo del tutto indipendente dalla reale quantità di fattori di stress. 4) Soleco malfortigas la imunsistemon kaj damaĝas la kor-sangocirkulan sistemon. 5) Dormi sola estas pli malbone. 5) Dormire da soli è peggio.

Kiel konsekvencon el tio esploristoj jam de sufiĉe longa tempo postulas rekoni malfortan socian medion kiel riskon por la sano. Di conseguenza, i ricercatori chiedono da tempo di riconoscere un ambiente sociale debole come un rischio per la salute. Kuracistoj kaj aliaj ekspertoj pri sano serioze konsideru la socian medion samsignife kiel tabakkonsumon, sinnutradon kaj sporton. I medici e gli altri esperti sanitari dovrebbero considerare seriamente l’ambiente sociale tanto quanto il consumo di tabacco, l’autoalimentazione e lo sport.

De kiam ni konsciiĝos ke soleco estas same signifa kiel aliaj riskofaktoroj, ni devos pli forte motivigi nin mem plialtigi nian socian kontentecon - kaj sur individua kaj sur socia niveloj. Una volta che ci rendiamo conto che la solitudine è altrettanto significativa quanto altri fattori di rischio, dovremo motivarci con maggiore forza per aumentare la nostra soddisfazione sociale, sia a livello individuale che sociale.