×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Kia estas via talento: ĉu por lingvoj aŭ por matematiko?

Kia estas via talento: ĉu por lingvoj aŭ por matematiko?

En la brazila socio ekzistas ĝenerala opinio, ke homoj, ekde sia infaneco, montras talenton aŭ por lingvoj, aŭ por matematiko – kaj tiuj du kampoj de scio estas reciproke ekskludaj. Alivorte, se infano montras inklinon al lingvolernado, gepatroj preskaŭ aŭtomate rezignas pri ĝia elstariĝo en matematiko. Kaj inverse. Ĝi estas koncepto, kiun oni tute ne kontestas. Mi ŝatus scii, ĉu ĝi ekzistas ankaŭ en aliaj landoj.

Antaŭ nelonge, britaj esploristoj forte skuis tiun antikvan “veraĵon”. Surbaze de la lastatempaj progresoj en Genetiko, ili ekzamenis milojn da infanoj en britaj familioj. Ili submetis la infanojn al testoj por mezuri kapablecon rilate legadon kaj kalkuladon. Ili esploris la influon de genoj rilate al parolkapablo, komprenkapablo kaj matematikaj kapabloj, laŭ la brita eduksistemo, komparante 12-jarajn ĝemelojn kaj neĝemelojn. La analizado montris, ke ekzistas signifoplena koincido de genoj rilate lernadon de lingvo kaj de matematiko: proksimume duono el tiuj genoj estas la samaj por ambaŭ aferoj. Oni povas diri, ke kodoj de DNA por lingvoj kaj matematiko estas tre similaj. Plej grave tamen estas la konkludo de la esploristoj, ke la influo de la medio estas tio, kio plej forte decidas la estontecon de iu infano. Kaj ili alvokas gepatrojn, ke ili respektu la individuecon de siaj idoj, por ke ili povu libere elvolvi siajn kapablojn. Nome, ili diras, ke genetikaj tendencoj ne estas rigidaj kondamnoj. Ili ne signifas, ke oni ne povas, per klopodado, atingi elstarecon en certa kampo, eĉ se oni ne havas genojn plene programitajn por tio.

Tiu interesa eltrovaĵo permesas du konkludojn: la unua, ke matematiko estas speco de lingvaĵo, kaj ke lingvo enhavas matematikajn elementojn; la dua, ke oni neniam devus diri, rilate al infano, ke oni rezignu pri ĝia progreso en lingvolernado, se ĝi bone progresas en kalkulado – kaj inverse. Tia aserto estus nur malprudenta kaj sensenca.

Kia estas via talento: ĉu por lingvoj aŭ por matematiko? What is your talent: languages or mathematics?