×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Kaŭĉuko el leontodo

Kaŭĉuko el leontodo

La semforblova floro leontodo kreskas sur nefekundaj grundoj, ĝi havas la samajn ecojn kiel natura kaŭĉuko kaj verŝajne en la jaro 2023 fariĝos serioza konkuranto al la gumarbo.

Tio sonas kiel utopia rakonto: El la ĉie trovebla planto leontodo riceviĝos kaŭĉuko kaj el tio produktiĝos aŭtomobilaj pneŭoj. Kaj fakte la afero en praktiko estas farebla. Germana instituto por molekula biologio kaj produktanto de pneŭoj kunlaboras jam por starigi industrian procedon. Sed ni unue konsideru la aferon dekomence.

El la suko de la leontodo riceveblas kaŭĉuko. Oni uzas tiucele la radikojn de la planto. Aparte altan rikolton liveras la rusa varianto. "La plej granda defio estis modifi la sovaĝe kreskantan planton al utiligebla planto. Intertempe kelkaj el niaj specoj montras pli altan enhavon je kaŭĉuko", klarigas projektestro. "Helpe de DNA-markiloj ni nun scias, kiu geno respondecas por kiu molekula ecero. " La esploristoj de la projekto klare pruvis ke la kaŭĉuko ricevita el leontodo havas la saman kvaliton kiel tiu el la gumarbo. "La unuaj materialtestoj ĉe testpneŭoj estas multpromesaj", diras la projektestro. Nuntempe oni laboras pri pilota instalaĵo kiu kapablos produkti kaŭĉukon el leontodo ĝis kvanto de 200 kilogramoj. La sekva paŝo - instalaĵo en la skalo de tunoj - nun estas konstruata en la germana urbo Münster. Jam en la jaro 2015 la unuaj pneŭoj el leontoda suko antaŭvide ruliĝos sur publikaj stratoj. Sed kial subite la industrio de pneŭoj interesiĝas pri kaŭĉuko el centra Eŭropo?

Malantaŭ tio kaŝiĝas plialtiĝantaj prezoj por natura kaŭĉuko, ŝanĝiĝema merkato kaj la malfacila planebleco de la provizado. La prezo por natura kaŭcuko dum la pasintaj 5 jaroj ĉe la ĉefa komerca borso en Singapuro preskaŭ triobliĝis al iom pli ol 4 eŭroj por kilogramo. Se oni nur prenas la kvanton kiu estas importata ĉiujara al Germanio, nome 10 milionoj da tunoj, oni vidas ke temas pri grandegaj sumoj por tiu blanka kruda materialo. Al tio aldoniĝas ke en la tuta mondo kaŭĉuko pli kaj pli malabundiĝas. Palmoleo promesas precipe en la orientaziaj kultivoregionoj pli rapidan kaj pli altan rikolton ol kaŭĉuko. Gumarboj bezonas kelkajn jarojn ĝis ili unuafoje estas "melkeblaj". Leontodo estas rikoltebla jam post kelkaj semajnoj kaj krome pli bone rezistas al malutilaj plantoj aŭ bestoj.

Por la produktado de pneŭoj oni uzas miksaĵon el sintezita kaj natura kaŭĉuko. Se oni produktas tiun kaŭĉukon en Eŭropo, tiam ne plu necesas longaj transportvojoj kaj la karbondioksida bilanco de la produktoj pliboniĝos. Plua avantaĝo de la leontoda kaŭĉuko estas ke tiu pionira planto kreskas sur areoj kiuj ne estis uzeblaj por ĝisnunaj utilplantoj.

La projektestro antaŭvidas ke la pneŭoj el leontoda kaŭĉuko estos konkurenckapablaj ĉirkaŭ la jaro 2023. Kaj la potencialo por la produktado de leontoda kaŭĉuko estas grandega.

Kaŭĉuko el leontodo Dandelion rubber