×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Kapaŭskultiloj ensorbas bruon

Kapaŭskultiloj ensorbas bruon

Forigi sonaron estas ankoraŭ multe pli komplekse ol produkti ĝin. Sciencistoj de la arta universitato en Graz, Aŭstrio, donas per sia esplorado novajn perspektivojn por homoj en laŭta medio.

Ekzemple en multpersona oficejo la bruoj adiciiĝas. Tial necesas redukti la sonaron de la medio kaj tralasi nur la sonfontojn kiuj estas bezonataj. Kapaŭskultiloj kiuj forfiltras nedeziratan sonaron povas esti utilaj ĉie kie homoj laboras sub premo de bruo, ekzemple en konstruejoj. Sed ankaŭ ĉe flugvojaĝoj aŭ ĉe somera ekskurso per motorciklo eblas redukti nedeziratajn bruojn.

Por atingi tion necesas unue analizi la sonfonton. Tiam la esploristoj produktas la saman sonaron laŭ kontraŭfaza oscilo. Ambaŭ sinusaj osciloj tiel nuligas sin reciproke kaj ekregas kvieto. Almenaŭ teorie, ĉar en la praktiko la sonaro ne obeas laboratoriajn kondiĉojn. Per reflektoj la sonaro el sonfonto venas el diversaj direktoj kaj alvenas je malsamaj momentoj ĉe niaj oreloj. Tiel ĝi ne plu estas tiel facile nuligebla. La afero fariĝas eĉ pli komplika, se la persono moviĝas. Kaj ĉiu homo havas aliforman orelon.

Necesas tial kapaŭskultiloj kiuj kapablas adaptiĝi flekseble al plej diversaj kondiĉoj de media bruo. Por tion atingi la sciencistoj devas reiri al la analoga epoko. Cifereca signalo ja estas formebla kaj adaptebla, sed la necesa transformado postulas multe da tempo. Se oni tradukas signalon al cifereca formo, la sonaro jam estas disvastiĝinta antaŭ ol la sistemo povas efiki. Intertempe povus ja okazi ŝanĝiĝoj en la sistemo aŭ en la medio kiuj influas la rezulton. La tempofenestro simple estas tro granda. Krome ciferecaj solvoj bezonas pli da energio. Necesas do krei plene analogan prototipon de kapaŭskultiloj.

Ĉar kapaŭskultiloj jam mem grandparte forfiltras altajn frekvencojn de ekstere, la krea laboro devas koncentriĝi je la malaltaj frekvencoj. Kaj bonŝance tiuj frekvencoj estas pli facile kontraŭbataleblaj. Por la sciencistoj gravas la frekvencospektro kiun la orelo perceptas. Ili fokusiĝas al frekvenco de 20 hercoj ĝis maksimume 4 kilohercoj, do de la minimuma ĝis la maksimuma percepto.

Tio plisimpligas la taskon krei sistemon kiu forfiltras sonaron el diversaj fontoj kiuj alvenas ĉe la orelo je malsama tempo. La sciencistoj sukcesis per tiu aliro krei novan perspektivon por multflanke aplikeblaj kapaŭskultiloj kiuj fidinde forfiltras nedeziratan sonaron.

Kapaŭskultiloj ensorbas bruon Headphones absorb noise