×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Kandelo en Vintro

Kandelo en Vintro

Tiun ĉi rakonton verkis kaj produktis Sheila Spielhofer el Aŭstrio La malgranda figuro sidante kun kurba dorso en la brakseĝo antaŭ mi ne montris per iu ajn signo ke ŝi rimarkis min. Ŝi ne malfermis la okulojn sed ŝi ridetis kaj flustris mallaŭte al si mem.

Antaŭ kelkaj semajnoj ŝi preskaŭ ekbruligis la kuirejon, kiam ŝi forgesis fermi la gasflamon sub kaserolo, kaj kelkajn tagojn poste najbaro trovis ŝin vagadante laŭ la bordo de la rivereto proksime al ŝia domo. Intertempe li sukcesis mobilizi grupeton de amikoj, kiuj prizorgis ŝin. Ni alterne helpis ŝin ellitiĝi matene, purigis la apartamenton, preparis manĝojn kaj enlitigis ŝin vespere.

Tamen mi komencis fari al mi zorgojn, ĉar ŝi pograde fariĝis pli kaj pli letargia kaj nereagema.

Pro tio mi intencis provi tion, kion mi ĵus lernis en seminario, en kiu Naomi Feil, vigla, blankhara usona virino klarigis al ni, ke multaj maljunuloj, kiuj ŝajnas konfuzitaj kaj perdis la orientiĝon, fakte klopodas panike koncentriĝi pri grava tasko, nome ili penadas pritrakti nesolvitajn emociajn problemojn de la pasinteco kaj ankaŭ rememori kelkajn sukcesojn kaj plezurojn. Ŝi demonstris al ni kiel oni povas uzi konatajn objektojn, kantojn, sonojn kaj odorojn por elvoki tiajn memoraĵojn.

- Rigardu kion mi alportis al vi!- mi laŭte diris kaj elprenis diversajn objektojn el mia mansako. La kapo de Sinjorino Katjo malleviĝis ankoraŭ pli malsupren, kaj ŝiaj okuloj restis obstine malfermitaj, kaj pro tio mi tute ne povis okulkontakti ŝin.

Mi ekbruligis kandelon kaj metis ĝin proksime al telero kun mielkuketoj sur la tablo antaŭ ŝi. Finfine mi forprenis kovrilojn de la etaj potoj da spicoj, kiujn mi kunportis de mia propra kuirejo. Kiam mi finiĝis, mi vidis ke Katjo rigardis min fikse. Mi atendis ian kuraĝigan rimarkon de ŝi, sed ŝiaj vortoj surprizis min.

- La nigra viro alvenis kaj kunprenis min - ŝi murmuris kaj ektremis. - La nigra viro?- mi hezite eĥis, atente rigardante la palan vizaĝon. - Jes ja - ŝi diris senpacience kaj moviĝis maltrankvile en sia seĝo, plektante kun nervozaj fingroj la lantukon sur la genuoj. Ŝi rigardis en la direkton de la fenestro. - Estis mallumiĝo kiel nun. Mi restis sola meze de la vilaĝo. La bienistoj ne volis dungi min, ĉar mi estis tro malgranda. Vi komprenas, ĉu ne? Unue ili elektis la knabojn kaj tiam la grandajn knabinojn. Finfine nur mi restis sola - ŝi ripetis, gape malfermigante la okulojn pro teruro.

Kun pluraj paŭzoj kaj hezitoj ŝi daŭrigis la rakonton. Mi iom post iom ekkomprenis, kio okazis al ŝi antau multe da jaroj. Mi povis imagi timoplenan infaninon starante sola en fremda loko, dum rapide krepuskiĝis kaj minace nigra figuro alproksimiĝis al ŝi.

Pograde la voĉo de Katjo malfortiĝis, kaj mi ekkonis, ke ŝi jam sufiĉe estis parolinta en tiu tago.

Mi tiris la kurtenojn por ekskludi la grizan krepuskon, kaj ni trankvile komencis manĝi la kristnaskkuketojn kaj flaradis la spicojn, kiujn mi kunprenis – cinamon, zingibron kaj vanilon. Sinjorino Katjo nun aspektis pli pacema, dum ŝi rigardadis la konstantan flamon de la kandelo.

Dum la sekvantaj semajnoj mi plurfoje ludis tiun scenon, ŝanĝante la ingrediencojn iomete por ekscii, kio plej bone revokis la memorojn de Katjo. Pli ofte ŝajnis esti konataj kantoj kiuj transportis ŝin en la pasintecon. Pograde ŝi aldonis pli kaj pli da detaloj al la rakonto, ĝis mi sukcesis rekonstrui preskaŭ la tutan historion.

Iom post iom mi konstatis ke la „nigra viro“ tute ne estis timiga ogro. Verŝajne li estis amabla maljuna pastoro en tradicie nigra sutano, kiun la vilaĝanoj petis loĝigi Katjon dum kelkaj tagoj, ĝis oni sukcesu trovi konvenan loĝlokon por ŝi.

Katjo rememoris ke ŝi estis transportata al tiu ĉeĥa vilaĝo kun aro da pli aĝaj infanoj el orfejo en Vieno. Tiutempe ŝi havis dekkvar jarojn, sed pro subnutrado ŝi aspektis kiel dekjara infano, kaj supozeble pro tio neniu el la bienistoj, kiuj serĉis laboristojn por taskoj en la kampoj aŭ en la domo, konsentis preni ŝin. La pastoro devis vole-nevole treni la kriantan, timigatan infaninon al sia malgranda paroĥestra domo, kie li transdonis ŝin al sia fratino, Maria, kiu mastrumadis tie.

Ĉar nek la pastoro nek lia fratino parolis pli ol kelkajn vortojn de la germana, komence ili tute ne povis klarigi la situacion al Katjo nek trankviligi ŝin.

- Sed mi ĉiam bone laboris,- fiere certigis min Katjo. – Kaj Maria estis bonega kuiristino. Ŝi instruis min kiel fari knedlojn kaj mielkukojn. Estis la unua fojo en mia vivo ke mi ne malsatis.

Mi ankoraŭ ne komprenas la tutan historion, sed el la dokumentoj de Katjo mi jam sciis, ke ŝi naskiĝis en Vieno post la fino de la unua mondmilito, kiam regis terura malsatego en la urbo. Multe da infanoj ne povis bone kreski ĉar ne troviĝis sufiĉe da nutraĵoj en la urbo, kaj tute mankis lakto. Verŝajne pro tio Katjo aspektis multe pli juna ol ŝi estis, kiam ŝi alvenis al Ĉeĥio, probable post la internaj konfliktoj en Aŭstrio en la jaro 1934, kiam faŝista diktatora registaro fermis socialistajn instituciojn, inter kiuj estis multe da orfejoj. Iam ŝi evidente revenis en Aŭstrion kaj laboris dum multaj jaroj kiel kuiristino en gastejo, kie ŝi havis la ŝancon montri la spertojn, kiujn ŝi akiris en la ĉeĥa pastra domo.

Hazarde kun miaj potoj da spicoj mi trafis la ĝustajn ingrediencojn por elvoki ĉe Sinjorino Katjo ne nur timegigajn rememoraĵojn pri fremdaj ĉirkaŭaĵoj kaj minacaj homoj sed ankaŭ pli komfortajn sentojn pri hejmecaj odoroj kaj varmaj kuirejoj!

Kandelo en Vintro Candle in Winter