×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Kakao kontraŭ forgesemo

Kakao kontraŭ forgesemo

Dum la kuro de sia vivo plej multaj homoj fariĝas pli forgesemaj, tio estas normala. Esploristoj nun eble trovis rimedon por iomete kontraŭefiki tion, nome plantajn enhavaĵojn el la kakaofabo.

Kvazaŭ ŝtelire kaj komence ofte nerimarkate nia memoro en plialtiĝanta aĝo funkcias pli kaj pli malbone. La malkonstruo laŭ esploristoj de la Kolumbia universitato de Novjorko komenciĝas jam en tre frua plenkreska aĝo, la vivokvalito tamen estas malhelpata nur en la 50-aj aŭ 60-aj jaroj. Oni ne plu povas rememori nomojn de novaj konatuloj aŭ oni forgesas kie oni parkumis la aŭtomobilon aŭ kien oni metis la ŝlosilon. Tio ne estas komparebla kun neŭrodegenera demenca malsano, kiel ekzemple Morbus Alzheimer, sed tio korespondas laŭ la esploristoj al la natura kuro de la aferoj.

Pli fruaj studaĵoj konjektigas ke ŝanĝiĝoj en certa cerboregiono partoprenas en tiu malkonstruo de la memoro, nome en la Gyrus Dentatus, kiu estas parto de la hipokampo. Temas tamen pri nuraj statistikaj korelacioj, almenaŭ ĉe la homo, en la musa modelo la rezultoj jam estas iomete pli konkretaj. Tie montriĝis ke la kogna produktivo de pli aĝaj bestoj estas plibonigebla ekzemple per celita genetika manipulado.

Ĉar tia manipula operacio ĉe homo ne vere estas realigebla, la esploristoj serĉis pri metodoj kiuj ne postulas operacion. Ili same trovis ilin ĉe studaĵo kun musoj. Tiu studaĵo montris ke la prenado de certa planta substanco kreskigis la nervofinojn en la Gyrus Dentatus. Kaj tio okazis eĉ pli se la musoj multe moviĝis. Ankaŭ la angioj per tio plidensiĝis. Entute la metabolo pliaktiviĝis kaj pli da sango fluis tra la cerba regiono.

La esploristoj nun provis reprodukti tiun efikon ĉe la homo. 37 sanaj volontuloj en la aĝo inter 50 kaj 69 jaroj partoprenis en la eksperimento. La pliboniĝon de la memorkapablo oni volis atingi per speciala trinkaĵo el kakaofaboj. Tiu trinkaĵo enhavas aparte multe da flavonoloj, tio estas plantaj substancoj el la grupo de la flavonoidoj kiuj aperas ankaŭ en kelkaj legomoj kaj en teo. Kadre de granda studaĵo kun 18.000 partprenantoj nur antaŭ nelonge oni pruvis ke la sama mirakla trinkaĵo plibonigas la sanon de la koro.

En la aktuala esploro la duono de la partoprenantoj ricevis dum tri monatoj la ekstreme flavonolenhavan produkton, tio korespondas al kvanto de 900 miligramoj da flavonoloj tage. La trinkaĵo de la alia grupo enhavis nur 10 miligramojn. En ambaŭ grupoj krome denove la duono de la partoprenantoj devis sportumi dum unu horo en kvar tagoj de la semajno. Antaŭ la komenco de la programo oni registris la mensan produktivon. Tiucele oni mezuris unuflanke la sangokvanton en la Gyrus Dentatus per fotoj de la cerbo. Aliflanke la partoprenantoj devis plenumi dudekminutan memorteston en kiu temis pri rekono de skemoj. Je la fino de la trimonata fazo oni ripetis ambaŭ testojn.

Ĉe tiuj kiuj estis trinkintaj la specialan trinkaĵon laŭ la esploristoj vere montriĝis efikoj. Ilia Gyrus Dentatus estis multe pli bone trafluata de sango ol tiu de la kontrolgrupo. Ankaŭ en la memortesto ili atingis pli bonajn rezultojn. "Tiuj partoprenantoj kiuj je la komenco havis la memoron de tipa 60-jarulo estis post la fazo same bonaj kiel 30- aŭ 40-jarulo", resumas unu el la kunaŭtoroj la rezultojn. La sportaj aktivecoj aliflanke havis nenian influon. La esploristoj tamen supozas ke tio nur estis kaŭzita de la maniero de trejnado.

Fine la esploristoj avertas nun simple preni grandajn kvantojn da kakao aŭ da ĉokolado, ĉar tiuj produktoj enhavas nur kompareble malmulte da flavonoloj. Nome en la normala produkta procedo perdiĝas granda parto de la enhavaj substancoj el la kruda kakaofabo. Ĉu la trinkaĵo estos iam havebla en la vendejoj, tion la sciencistoj ne malkaŝas, sed la internacia nutraĵkonzerno certe ne investis sian monon neprofitcele. Sed ĉiukaze necesas ankoraŭ testi la pozitivajn efikojn je pli granda skalo.

Kakao kontraŭ forgesemo Cocoa against forgetfulness