×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Israelo - lando de alta teknologio

Israelo - lando de alta teknologio

Aŭdante la nomon de Israelo la homoj en centra Eŭropo kutime pensas nur pri la konflikto en la proksima oriento kaj pri sanktejoj. Sed la lando estas ankaŭ ekonomie ege sukcesa nacio kun alta teknologio.

Nun ja ŝajnas ke la armoj silentas, sed apud la homa suferado la konflikto havis ankaŭ ekonomiajn konsekvencojn - suferis ne nur la kolapsinta ekonomio de la Gaza-strio, sed ankaŭ la industria nacio Israelo. La rektaj kostoj laŭ taksoj de la jerusalema parlamento sumiĝas al pli ol 10 miliardoj da sikloj (2,2 miliardoj da eŭroj). Laŭ la centra banko pro la bataloj ĉi-jare la ekonomia kresko perdos unu procentoŝtupon. Precipe la turismo dum la grava somera sezono reduktiĝis al nulo.

Malgraŭ tio verŝajne la israela ekonomio kreskos je 2,5 procentoj kaj tiel pli rapide ol la eŭropa konjunkturlokomotivo Germanio. Nome Israelo dum la pasintaj 20 jaroj sukcesis ŝanĝiĝi - malgraŭ manko de enlandaj naturaj riĉaĵoj kaj preskaŭ kompleta izoliĝo en la regiono - al moderna starejo de alta teknologio kiu produktis realan kreskadon de konstante pli ol 3 procentoj. Analistoj emas nomi tiun ŝanĝon "miraklo en la sankta lando". Israelo jam dekomence sin apogis sur la homa kapitalo. En la jaro 1990 Israelo havis 4,8 milionojn da enloĝantoj, hodiaŭ estas jam 8 milionoj kaj ĝis la jaro 2035 la nombro kreskos al 11,4 milionoj da israelanoj. Kaj la registaro ekde la fino de la 1980-aj jaroj akcelis la fondon de junaj entreprenoj.

Nun jam pli ol 200 israelaj entreprenoj komercas siajn akciojn ĉe la novjorka teknologi-borso Nasdaq, tio estas pli ol el Eŭropo, Japanio, Ĉinio kaj Hindio kune. En la "silikona rivervalo" apud Tel Avivo koncentriĝas la altteknologiaj entreprenoj kaj esplorcentroj de internaciaj konzernoj. En tiu teknologi-zono estis disvolvitaj produktoj kiel la usb-memorilo, la telefonio per voĉo super IP (Skajpo) kaj la 3D-printilo.

Unu el la kaŭzoj por la internacia sukceso de israelaj firmaoj kaj novaj produktoj troviĝas en evidenta handikapo: Krom Egiptio kaj Jordanio ne funkcias ekonomiaj rilatoj kun aliaj arabaj landoj de la regiono. Ĉar la interna merkato estas tre malgranda, israelaj firmaoj devis tuj eniri grandajn merkatojn en fora distanco, do unue al Eŭropo kaj norda Ameriko kaj poste al orienta Azio.

La pokapa malneta enlanda produkto nun jam estas pli alta ol tiu de Italio. Tamen kie estas multe da lumo, tie estas ankaŭ multe da ombro. Kaj tiel la israela socio suferas ne nur pro la nesolvita konflikto kun la palestinanoj, sed pliakriĝas ankaŭ internaj tensioj. Dekono de la loĝantaro apartenas al la ultraortodoksaj "haredim". Ili ne nur ne bezonas servi en la armeo, ili ankaŭ dediĉas sian tutan vivon al la studado de la biblio kaj tial ili estas vivtenataj de la ŝtato. Kaj ĉar tiuj haredimoj naskas pli da infanoj ol la ceteraj israelaninoj, tiu popolgrupo pli kaj pli kreskas. Je la alia flanko de la religia spektro troviĝas la israelaj araboj kiuj prezentas kvinonon de la loĝantaro. Ĉe ili estas la virinoj kiuj apenaŭ estas integritaj en la labora medio kaj do ankaŭ tiuj familioj forte dependas de ŝtataj subvencioj.

Kaj sentiĝas la kostoj de la milito ĉe la prezoj. Ekzemple israela fromaĝo kostas trionon pli ol la sama fromaĝo en Usono. Pro la milito la israelanoj devis ŝanĝi siajn vivokutimojn. Ili ne plu veturas al grandaj komercaj centroj por provizi sin per nutraĵoj, sed ili aĉetas ilin ĉe la vendejo apude por ne devi resti ekstere dum longa tempo.

Sed la ekonomio povus esti parto por la solvo de tiu konflikto, almenaŭ laŭ proksimume 300 israelaj kaj palestinaj entreprenoj kiuj kune fondis la iniciaton "Ni eliru la sakstraton" (ni eliru el la sakstrato). Ili volas plibonigi la ekonomian kunlaboron kaj plialtigi la vivnivelon je ambaŭ flankoj de la limo. Ili diras ke homoj kiuj ekonomie fartas pli bone ne estas infektiĝemaj por radikalaj ideoj. Se tio sukcesus tio estus la vera "miraklo en la sankta lando".

Israelo - lando de alta teknologio Israel - a country of high technology