×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Iele-trapele trairi la stratojn

Iele-trapele trairi la stratojn

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo Piedirantoj ne ŝatas atendi Foje en Italujo, mia naskiĝlando, oni duonŝerce parolis pri "la ĉevalo de Sankta Francisko". Sed ne temis pri kvarpiedulo: oni tute ne rilatis al bestoj sed al homaj dupieduloj. Oni ne scias la veran originon de tiu ĉi dirmaniero sed tre verŝajne ĝi rilatas al la elekto de malriĉeco kaj simpleco, kiun faris Sankta Francisko. Tiu ĉi monaĥo laŭiris ĉiujn vojojn de la centra Italujo kaj eĉ vizitis malproksimajn landojn sed ĉiam piedirante.

Do, elekti la ĉevalon de Sankta Francisko signifas adopti la plej malmultekostan veturilon jam konatan ekde la homa apero: la piedojn. Kaj ĝuste tion faras miliardoj da piedirantoj.

Mi ŝatas piedirantojn. Malgraŭ la ĉiutaga, neegala batalo kontraŭ la armeo de tro da aŭtomobilistaĉoj, kiuj, per silenta konsento de la urbaj administrantoj, pli kaj pli konkeras trotuarojn kaj urbajn spacojn, la tribo de piedirantoj, iele-trapele, survivas!

Pro la freneza urba vivo, homoj ĉiam hastas, tial la plejmulto de piedirantoj ne pretas atendi je piedtrairejoj, draste plialtigas sian riskon pro trafiko, kaj trairas la straton ne respektinte la ruĝan lumon de semaforo. Tiamaniere la 15 procentoj de trafikmortintoj estas piedirantoj. Ŝajnas, ke nur, tute ne antaŭvidebla, fizika apartigo inter piedirantoj kaj veturiloj, povus solvi la problemon.

Kreivaj mensoj en la germana firmao “Smart Car” eksperimentis alian alternativon. Lastsomere en Lisbono (Portugalujo) ili instalis ĉe piedtrairejo de centra trafikita ŝoseo tute novigan trafiklumon. Anstataŭ la tradicia senmova ruĝa hometo, oni prezentis agrable dancantan hometon. Tiel la atendantaj piedirantoj, anstataŭ ekenuiĝi ĝis la apero de la verda hometo, amuziĝis kaj tre volonte atendis por trairi.

La kreintoj de la dancanta hometo estis volontuloj, kiuj preterpasis surloke. En tiucele konstruita budo, la laŭvica volontulo ricevis averton, kiam en la semaforo devis aperi la ruĝa hometo, la ritma muziko ekaŭdiĝis kaj la volontulo ekdancis. Per videoaparato la dancanta ruĝa silueto estis realtempe projekciita en la semaforo ĝis la apero de la verda lumo.

Tiel la dancanta hometo fariĝis laŭtempa rimedo por amuzi la piedirantojn dum ilia atendo por trairi la straton. La rezulto? 81% pli da homoj haltis je la ruĝa lumo. Krome oni aldonis ankaŭ ludan elementon permesante al volontuloj aktori kiel “dancanta silueto” kaj tiamaniere kontribui al la projekto.

Kvankam nur limigita, dumtempa kaj reklama iniciato, ĝi estis sendube tre tikla provo, kaj kiel vi povas vidi en la suba filmeto, homoj vere amuziĝis.

Iele-trapele trairi la stratojn To walk through the streets somehow