×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Hundoj komprenas nin pli bone ol pensite

Hundoj komprenas nin pli bone ol pensite

Eĉ se posedantoj de hundoj jen kaj jen sentas sin nekomprenitaj, ilia kvarpiedulo precize aŭskultas ilin. La kliniĝo de ĝia kapo malkaŝas kion ĝi komprenas - ĉu emocion aŭ signifon.

Laŭ indikoj de esploristoj hundoj perceptas lingvon simile kiel ni homoj. Kiu diras kion kiel? Ĉiujn tiujn informojn kiuj troviĝas en vorto aŭ frazo hundoj povas aŭdi el la lingvo. Diversaj elementoj de lingvo, ekzemple la signifo de la vortoj aŭ ilia akcento, estas ĉe tio prilaborataj en malsamaj cerboduonoj, kiel raportas britaj sciencistoj en faka ĵurnalo.

Esploristoj de la universitato de Sussex sonigis en diversaj eksperimentoj al ĉiufoje 25 hundoj sonojn, kaj tion al ambaŭ oreloj samtempe. Ili akcentis ĉe tio ĉiam unu elementon de lingvo aparte forte, ekzemple la signifoportantajn partojn de komando aŭ tiujn kiuj komunikas al la hundo informojn pri la parolanto kaj lia animstato. Tiam la esploristoj observis en kiun direkton la hundo turnis sian kapon. Tio permesas rekonkludi en kiu cerboduono estas prilaborataj unuopaj elementoj de lingvo.

"La enira signalo al la oreloj estas transportata plejgrandparte en la koncernan aliflankan cerboduonon", klarigas esploristo. "Se unu cerboduono estas aparte specialiĝinta por la prilaborado de certaj partoj de informoj, tiam tio estas perceptata kvazaŭ ĝi venus de la aliflanka orelo". Do se hundo post certa sono rigardas maldekstren, tio signifas ke la enestanta informo estas prilaborata en la dekstra cerboduono.

En la unua eksperimento la esploristoj nun ekzemple akcentis la signifoportantajn elementojn de la esprimo "do ek al". 80 procentoj de la hundoj klinis post tio la kapon dekstren. Tio indikas ke la signifoportantaj elementoj de la lingvo estas prilaborataj en la maldekstra cerboduono. Se aliflanke la esploristoj akcentis la emocian esprimon de komando, plej multaj hundoj klinis la kapon maldekstren - tiuj lingvoelementoj do prefere estas prilaborataj en la dekstra cerboduono, konkludas la sciencistoj.

"Tio estas aparte interesa, ĉar la rezultoj supozigas ke la prilaborado de lingvo en hunda cerbo okazas en du cerboduonoj kaj tiel tre simile kiel ĉe homo", klarigas esploristo. Tio ne signifas ke hundoj komprenas ĉion kion homo diras. Sed ili supozeble atentas pri tio kiu diras ion kiel kaj kio estas dirata.

Ĉu la simila prilaborado de lingvo inter homo kaj hundo estas konsekvenco el la aldomigo aŭ ĉu tio estas simila ankaŭ ĉe aliaj dombestoj kaj sovaĝaj bestoj, tion oni devas ankoraŭ esplori.

Hundoj komprenas nin pli bone ol pensite Dogs understand us better than thought