×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Historio de jubilea esperanta medalo

Historio de jubilea esperanta medalo

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo Israela emisio en la jaro 2007 Jam sep jarojn, sur la breto super mia komputila ekrano, pavas en sia bela apogilo, bronza medalo emisiita en la jaro 2007 far la Registara Kompanio pri Medaloj kaj Moneroj de Israelo, honore al 120-a jubileo de Esperanto. De temp' al tempo, dum la multaj horoj dediĉitaj al poresperanta laboro per mia komputilo, mi afable kaj dankeme salutas nian majstron, kiu aperas kontenta pri mia agado. La israela esperantistaro ŝuldis tian historian sukceson al nia nelacigebla samideanino Malka Zemeli, kiu interalie lastjare ankaŭ sukcesis oficiale nomigi "Esperanto" novan, tre sukcese eksportatan, varion de akvomelono. La medalo montras, sur la averso, gravuritan portreton de Zamenhof , portanta, sur la refaldo de la jako, esperantan stelon kaj (hebree kaj Esperante) la surskribon "L. L. Zamenhof", kaj (nur hebree), "Kreinto de la internacia lingvo Esperanto 1859-1917". Sur la reverso aperas gravurita la Babela Turo konstruita el diversalfabetaj literoj kaj simboloj. Super ĝia pinto tronas la baza jubilea simbolo de Esperanto,kiun oni fojfoje kromnomas "la melono" pro ĝia meloneca formo kaj koloro. Tio por simboli, ke ĝuste Esperanto povas ripari la konsekvencojn de la Turo.

Ĉirkaŭe aperas, hebree kaj Esperante, parto de la samtema biblia versiklo "[Sur la tero estis] unulingvo kaj unu parolmaniero" (Genezo, 11,1), kaj "ESPERANTO 1887-2007”. La medalo aperis en 3 formatoj kaj metaloj: bronzo, arĝento kaj oro. La diametro de la medalo el bronzo estas 76,2 mm. kaj ĝia pezo 276 gramoj. La diametro de la medalo el arĝento estas 39 mm. kaj ĝia pezo 31,1 gramoj. La diametro de la medalo el oro estas 17 mm. kaj ĝia pezo 17 gramoj.

Rimarkinde estas, ke en la medaloj el bronzo kaj arĝento la stelo, sur la refaldo de la jako de L.L.Z., estas kovrita per Esperanto-verda emajlo.

Siatempe mi ne aĉetis la medalojn kiel monan investon sed nun, preparinte tiun ĉi artikolon, mi malkovris, ke la arĝentaj kaj oraj medaloj ne nur revaloriĝis laŭ la plialtigita prezo de la metaloj, sed, ke en la merkato de kolektantoj, eĉ la bronza medalo pli ol duobligis sian valoron, sen iu ajn postsopiro miaflanke!

Laste, mi ŝatas rememori, ke, kune kun sinjorino Malka Zemeli, mi estis membro de la grupo de spertuloj, kiuj zorgis pri ĉiuj aspektoj de la dezajno de la medalo. Mi plezure rememoras pri niaj nombraj renkontiĝoj en Jerusalemo kun tre kleraj kaj interesaj profesiuloj, kiujn ni detale sciigis pri Esperanto kaj la tutmonda esperanta movado.

Historio de jubilea esperanta medalo History of jubilee Esperanto medal