×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Herooj - Pacmuzeo en Vieno

Herooj - Pacmuzeo en Vieno

Aŭtune kiam griza nebulo kovras la urbon de Vieno, la malvarmo pelas multe da turistoj el la tuta mondo en bone hejtitajn muzeojn kaj artgaleriojn.

Unu el la plej ŝatataj turistaj altiraĵoj estas la Belvedere, grandioza palaco kiu apartenis al Princo Eŭgeno de Savojo. Fakte troviĝas du palacoj konstruitaj inter 1714 kaj 1723, kiuj hodiaŭ enhavas artgaleriojn. En la tielnomata “Supra Belvedere” la princo okazigis bankedojn kaj aliajn festojn, sed li kutime loĝis en la pli simpla somera palaceto, la “Malsupra Belvedere”.

Li posedis aliajn palacojn: vintran palacon en la centro de Vieno, kiu nuntempe ankaŭ estas artgalerio, kaj ankoraŭ du palacojn en aliaj partoj de la imperiaj landoj. Krome li akiris 15,000 librojn, kiuj nun troviĝas en la impona Aŭstra Nacia Biblioteko.

Kiom da turistoj kiuj ĉiutage amase vizitas Belvederon scias ke Eŭgeno ne estis aŭstra princo kaj neniam volis paroli la germanan? Unue li celis karieron en la franca armeo, sed, kvankam li havis noblajn kaj famajn praulojn, li malsukcesis gajni la aprobon de la franca reĝo, kiu malestimis lin pro lia malgrandstaturo kaj malbeleco kaj pro la skandalplena vivo de lia patrino. Anstataŭe en 1683 li vojaĝis al la plej granda malamiko de la reĝo, la aŭstra imperiestro Leopold la unua, kaj ofertis sian helpon kiel dungsoldato kontraŭ la turkoj, kiuj tiutempe sieĝis Vienon.

Tiel komenciĝis milita kariero, dum kiu la juna militisto gvidis la aŭstran armeon al venkoj ne nur kontraŭ la turkoj sed ankaŭ kontraŭ siaj iamaj samnacianoj, la francoj. Malsimile al plejmultaj modernaj generaloj, li aktive partoprenis la batalojn kaj estis vundita naŭ fojojn. Kiel militpredon li akiris ekscesegajn riĉaĵojn, kiuj ebligis la konstruadon de liaj palacoj.

Malsimile al Belvedero, la plej nova muzeo en Vieno ne povas protekti vizitantojn de la malvarma vetero ĉar ĝi estas subĉiela!

Sed ne nur en tiu rilato ĝi estas kontrasto al la palacoj de Princo Eŭgeno, ĉar ĝi estas dediĉita al “herooj de paco” el la tuta mondo. Bildoj de ĉi tiuj herooj estas prezentataj sur fenestroj laŭlonge de eta strato en la centro de la urbo. Oni elektis Blutgasse ĉar miloj da turistoj trapasas ĝin ĉiun semajnon survoje de la fama katedralo de Vieno al la lasta loĝdomo de Mozart.

Sub la bildoj troviĝas mallongaj priskriboj en la angla kaj en la germana de la “herooj” kaj iliaj kontribuoj al paco.

La plej konata el tiuj personoj en Vieno estas Bertha von Suttner, kies bildo estas sur unu el la fenestroj. Busto de ŝi sur soklo staras en malgranda proksima korto. Ŝi fondis la Aŭstran Pacosocieton kaj verkis romanon kontraŭ militoj kun la titolo “For la batalilojn!” (“Die Waffen nieder!”en la germana). Pro sia laboro ŝi ricevis la Nobelpremion por paco en 1905 La sponsoroj de ĉi tiuj “fenestroj por paco” evidente volas persvadi pacaktivistojn kuraĝe lukti por paco kiel faris la „herooj“ sur la bildoj. Sed eble necesus trovi pli konvenan etiketadon por la personoj montrataj en ĉi tiu muzeo ĉar la vorto “heroo” elvokas virojn kiel Princo Eŭgeno, kies kuraĝo baziĝis sur tro da agresemo kaj malamo.

Herooj - Pacmuzeo en Vieno Heroes - Peace Museum in Vienna