×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Germana lernantino en Brazilo

Germana lernantino en Brazilo

Interŝanĝa lernantino el Germanio raportas pri siaj spertoj

Meze dum la interŝanĝa jaro la lernejo de Anja estas ĝisfunde reorganizata: klasoj duone grandaj, pli bonaj geinstruistoj, pli malfrua komenco de la instruhoroj - kaj krome eĉ matematiko estas agrabla. Anja estas certa: La lando staras antaŭ kleriga revolucio.

Observu, observu, observu - Tion diris ĉiam denove mia organizaĵo al ni interŝanĝaj gelernantoj antaŭ la forvojaĝo. Prijuĝu kaj kondamnu ne tro rapide! Ĉar post iom da tempo en la gastlando oni vidas la aferojn tute alie.

Jen ekzemplo: Dum la unua duono de la interŝanĝa jaro mi pritaksis la lernejan sistemon ĉi tie en San Paŭlo sufiĉe kritikinda. Sed post kiam mia lernejo en Campinas estis aliformita post la someraj ferioj dum januaro al unu el la unuaj publikaj tuttagaj lernejoj en la federacia ŝtato, mi apenaŭ povis kredi tion je la unua lerneja tago: Ĉu tio vere estis la sama lernejo kiel en la pasinta jaro?

Nun oni senpage ricevas matenmanĝon kaj tagmanĝon. La instruado komenciĝas je la 7:30 kaj ne plu je la 7:00. Eĉ la meblaro el la 1960-aj jaroj estis elŝanĝita favore al novaj tabloj kaj seĝoj. Mia lernejo nun dungis la plej bonajn geinstruistojn el la regiono, ĉiuj ricevas pli altan salajron, kaj estas pli da krominstruistoj por specialaj taskoj.

En mia klaso sidas nun nur 18 gelernantoj. Dek-ok! Pasintjare en la sama lernejo mi havis 42 gekolegojn. Per tio ankaŭ la lerneja klimato ŝanĝiĝis: Se oni konis unu la alian pasintjare kiel foraj konatuloj, nun ni estas kvazaŭ granda familio.

Estontaj interŝanĝaj gelernantoj estu pretaj akcepti unu aferon: Interŝanĝa jaro povas ŝanĝi ĉion, pri kio oni estis konvinkita antaŭe. Ankaŭ la politikan sintenon.

En Germanio mi estis ankaŭ konvinkita ke matematikon mi tutsimple ne komprenas. Nun mi estas unu el la plej bonaj en la klaso kvankam mi ankoraŭ ne konis la instrutemojn el Germanio. Matematiko subite fariĝis interesa fako kaj la lernado estas vere agrabla.

Mi ĝojas por la gelernantoj en San Paŭlo: Ĉar dum la venontaj jaroj ĉiuj publikaj lernejoj estos aliformitaj same kiel mia lernejo. Nuntempe funkcias ankoraŭ multaj privataj lernejoj en Brazilo, kaj la frekventado de tia lernejo estas ankoraŭ konsiderata kiel enirbileto al la publikaj universitatoj kaj grandaj firmaoj. Sed se la kleriga sistemo ankaŭ plue tiom pliboniĝos kiel ĝis nun, mi estas certa ke ankaŭ io ŝanĝiĝos en tio. Tiel mi travivas dum mia interŝanĝa jaro gravan ŝanĝon. Tio estas vere impresa sento.