×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Futbalaj Fakvortoj

Futbalaj Fakvortoj

Sendube Esperanto estas la plej facile lernebla lingvo - lingvo en la senco de la unua difino donita en la Plena Ilustrita Vortaro (PIV): "Sistemo de signoj per kiu la homa sperto estas analizata kaj esprimata, diverse laŭ la homgrupoj, kaj kiu posedas du sistemojn de unuoj (morfemoj kaj fonemoj). " Kiam la esperantistoj - aŭ eble neesperantistaj lingvistoj - ilustras tiun facilecon, ili ĉiam montras la simplajn gramatikajn regulojn. Tia facileco estas fakto, kaj ne estas mensogo, kiam iu asertas, ke li aŭ ŝi lernis Esperanton en malmultaj monatoj.

Tamen estas alia flanko de ĉiu lingvo: la vortaro. Ankaŭ en tiu kampo la internacia lingvo estas pli avantaĝa ol la aliaj (precipe pro la sistemo de vortfarado), sed malgraŭ tio la vortaro estas la plej granda problemo, alie dirite necesas multe da tempo por lerni ĉiujn vortojn bezonatajn por komuniki (aŭ buŝe aŭ skribe).

Ekzemple: kiom da vortoj mi bezonas por paroli aŭ skribi pri futbalo!

Nu, okaze de la futbala mondĉampionado de 2014 en Brazilo, la revuo Brazila Esperantisto publikigis artikolon de Francisco Stefano Wechsler, en kiu li priskribas en Esperanto - do uzante la esperantajn fakvortojn - la futbalon kun ĉiuj detaloj. La titolo de la artikolo estas "Piedpilkado Esperanta".

La aŭtoro agnoskas tion: "Ke pluraj el [la fakvortoj] ankoraŭ ne enradikiĝis en nia lingvo pruvas la fakto, ke diversaj konsultfontoj proponas malsamajn solvojn por traduki ideojn, por kiuj jam delonge ekzistas establitaj vortoj en la Angla, lingvo de la patrujo de tiu popularega sporto. " Post tiu averto li donas nur unu ekzemplon de tiaj diferencoj: "Ĉu futbalo aŭ piedpilko?" Li opinias ke "futbalo" estas iom pli preciza fakvorto ol "piedpilko" kaj "ja estas sufiĉe internacia por aŭtomate fariĝi parto de nia vortprovizo, laŭ la 15-a regulo de la Fundamenta Gramatiko".

Alia grava nocio, kiu povus esti citata, estas la monda ĉampionado de futbalo. Wechsler uzas la terminon "Monda Piedpilko Pokalo" ("pokalo" estante tradukaĵo de la angla termino "cup"), sed en la plej ampleksa germana-esperanta vortaro estas donata la esprimo "mondĉampionado de futbalo" (kiu estas la litera tradukaĵo de la germana termino), kaj aliaj aŭtoroj preferis "monda turniro" aŭ "tutmonda futbalkonkuro". En la artikolo "Futbalo" de la Vikipedio, estas nomitaj diversaj tipoj de futbalaj turniroj (ekzemple la "Eŭropa Futbal-Ĉampionado"). Por la monda turniro aŭ ĉampionado estas uzata la termino "Futbala Mondpokalo". Sed kial adopti tradukaĵon de angla termino kiu vere estas stranga? Iu komencis uzi en la angla la vorto “cup” en la senso de “ĉampionado” au “turniro”; tamen ĝi signifas “pokalo”, kiu estas laŭ PIV: “1. funelforma trinkovazo kun larĝa faŭko”; 2. Tia vazo, el multekosta metalo, donata kiel trofeo al la venkinto de sporta batalo.”

Revenante al la artikolo de Wechsler: ĝi longas 7 paĝojn kaj priskribas ĉiujn detalojn de la futbalo, ekzemple la ekzaktajn dimensiojn de la ludkampo kaj de la golejo, la ekipaĵojn de la ludistoj, la diversajn tipojn de pafo kaj la ludregulojn.

Ĉar nur malmultaj esperantistoj povas legi la menciitan brazilan revuon, estus dezireble ke la aŭtoro publikigu sian mirindan artikolon - aŭ ĝian enhavon - en la Vikipedio, kiu estas legebla en la tuta mondo.

Futbalaj Fakvortoj Soccer Vocabulary