×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Freŝa vento en esperanta evento: nelongaj prelegetoj

Freŝa vento en esperanta evento: nelongaj prelegetoj

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo Antaŭ kelkaj tagoj okazis la 8-a Kongreso de Esperanto en la ŝtato San-Paŭlo, Brazilo. Ĝi estis dutaga evento, je la 18-a kaj 19-a de oktobro 2014, en la bela urbo Araraquara, sub la aŭspicio de Esperanto-Asocio de Ŝtato San-Paŭlo. Tiuj du tagoj estis tiel bone ellaboritaj fare de la organiza komitato, ke ili multe valoris. La temo de la kongreso estis: “Esperanto kiel peranto de aliaj scioj”. Efektive, la kongreso estis riĉenhava kaj profesiece organizita, kvankam la tuta laborgrupo estas volontula. Partoprenis ĉirkaŭ cent kvindek homoj el pli ol 40 urboj el 6 brazilaj ŝtatoj. Persone ĉeestis la inaŭguron la urbestro, urbkonsilanto, sekretario pri sociaj asistoj, la prezidantoj de Brazila Esperanto-Ligo kaj de Brazila Esperantista Junulara Organizo. La sidejo estis la luksa teatro de SESC – prestiĝa institucio apartenanta al la komercolaboristoj.

Sed ne nur la seriozeco kaj kompetenteco de la organizantoj plaĉis al la kongresanoj. Aparte surprizis la enkonduko de interesa novaĵo. Anstataŭ ŝtopi la programon per longaj prelegoj kaj prezentoj, oni dum kelkaj horoj proponis serion da 8-minutaj prelegetoj, kun helpo de komputila projekciado. Homoj devis prezenti dum tiu strikta tempo (sub severa kontrolo) iun interesan informon. Rezultis, ke dek sep kuraĝuloj sin proponis, kaj tio konsistigis tri seriojn da prelegetoj. Per tute objektiva, rekta maniero, la prelegantoj uzis sian tempon por informi la publikon pri sano, sociaj entreprenoj, psikologio, ekzotikaj alfabetoj, tempoplanado, handikapitoj kaj forlasitaj infanoj, nutrado, arto, religio, komputilaj litertipoj, junulaj Esperantospertoj, Esperantaj filmetoj kaj eĉ pri... Esperanta gramatiko! Vere bunta, varia serio da interesaj ideoj.

La sistemo tre plaĉis al la publiko. Unue, ĉar ĝi estis neeviteble tre dinamika kaj vigla, kio ne permesis dormetadon... Due, ĉar ĝi donis ŝancon al amaseto da homoj, kiuj emis transdoni siajn mesaĝojn. Trie, ĝi funkciis kiel bona ekzerco prezenti ideojn trafe kaj rapide, sen ( bedaŭrinde ofta) malkoncizeco. La iniciato ne estas originala: ĝi baziĝis sur tendenco nuntempe trovebla en Usono, sub la titolo “disvastigi novajn ideojn” , kun la literoj TED. Eblas facile kompreni la aferon per vizito al la anglalingva retejo http://www.ted.com/ .

La nova programero tiel multe plaĉis al la ĉeestantoj, ke oni jam decidis ripeti ĝin en la proksima kongreso, en la jaro 2015. Kaj oni eĉ starigos juĝkomisionon, kiu premios la tri plej bonajn prelegetojn. Espereble denove multaj kandidatoj sin prezentos. Vere freŝa vento en Esperanta evento!

Freŝa vento en esperanta evento: nelongaj prelegetoj Fresh wind in an Esperanto event: short lectures