×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Fernando de Noronha vizitota per Google

Fernando de Noronha vizitota per Google

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo Ĉiuj uzantoj de interreto bone konas la ambician projekton de Google montri la tutan mondon el ĉiuj anguloj – “Street View”. Baldaŭ la brazila insularo Fernando de Noronha estos vizitebla per tiu servo. La bildoj estas jam pretigataj kaj estos disponeblaj al la publiko en la jaro 2015. Tiu estis iniciato de la administrantoj de la insularo, de Instituto Chico Mendes por Biologia Diverseco kaj Google, precipe por helpi la konservadon de la naturo en tiu belega loko. La programo “Street View” havas fakon por registrado de naturaj parkoj kaj rezervejoj, surtere kaj en la maro. Jam diversaj lokoj estis kaptitaj de la kameraoj, interalie en Ekvadoro (Galapagoj) kaj Aŭstralio (granda koralrifo).

Ĉe la brazila insularo, ĝi estas tute pionira laboro. Du malsamaj aparataroj de alta teknologio estas uzataj. Dek kvin kameraoj estas veturigataj per specialaj ĵipoj sur la malglata grundo, kaj per ili oni faras fotojn post ĉiu dua sekundo. En la maro, aparataro pezanta pli ol 60 kilogramojn enhavas tri kameraojn, kiuj fotas post ĉiu 3-a sekundo. Oni tiel esperas havigi tre detalan mapon de la surtera kaj subakva pejzaĝoj. Fernando de Noronha estas unu el la plej belaj naturlokoj en la mondo. Ĝi konsistas el 21 insuloj kaj insuletoj sur areo de 17 kvadrataj kilometroj, kaj situas en la Atlanta Oceano, pli ol 500 kilometrojn oriente de la brazila ŝtato Pernambuko. Nuntempe ĝi estas rezervejo, sub la protektado de la ŝtato, kaj estas permesataj vizitoj sub strikta kontrolo. Oni ne permesas konstruadon de domoj ĉe la bordoj de la ĉefa insulo, sed nur en aparta vilaĝeto, en ĝia centro. Tiel oni bone konservas ĝiajn paradizecajn plaĝojn, la vegetaĵojn kaj la bestojn. Unu el la plej ravaj tieaj allogaĵoj estas la golfo de la delfenoj, kien migras de tempo al tempo tiuj belaj bestoj por ripozo kaj reprodukto.

La insulon unuafoje eltrovis portugalaj ŝipesploristoj en la jaro 1503, sub la aŭspicio de riĉa komercisto Fernando de Loronha. Tiutempe ĝi estis tute senhoma. En la jaro 1832 la fama ŝipo “Beagle” alvenis al la insulo, Charles Darwin persone vizitis ĝin kaj prinotis la viziton en sian notlibron. En la 20-a jarcento, ĝi dum certa tempo funkciis kiel politikarestejo. Nuntempe, ĝi estas unu el la plej mirindaj turismaj lokoj en Brazilo. Kaj Google helpos plifortigi tiun famon.

Fernando de Noronha vizitota per Google Fernando de Noronha soll von Google besucht werden Fernando de Noronha to be visited by Google