×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Farbo reverdigas sekan gazonon

Farbo reverdigas sekan gazonon

En Kalifornio jam pli kaj pli ofte regas sekeco, ankaŭ ĉi-jare. Tio rimarkiĝas en la antaŭĝardenoj de la domoj: Polveca tero, sekaj arbustoj kaj sekiĝintaj herbejoj en multaj komunumoj donas tristan impreson. Kaŭzo por tio estas la daŭranta sekeco kaj plialtiĝantaj kostoj por akvo pro malabundo de akvo. La nezorgataj antaŭĝardenoj provokas plendojn - jen kaj jen najbaroj plendas. Geedza paro ricevis pro tiaj plendoj leteron de la municipo kiu postulas de ili reverdigi la gazonon. Oni minacis punon de 500 dolaroj se ili ignorus la leteron.

Tamen estas tagoj je kiuj la registaro pro aparte forta malabundeco de akvo malpermesas la disverŝadon de akvo sur gazonon. Ruzaj entreprenistoj profitas de la sekeco kaj de ĝiaj konsekvencoj: Ili reverdigas la gazonojn en la antaŭĝardenoj de la loĝantoj helpe de farbo. Per la ŝprucajuto en la mano la smeralde verda farbo estas disŝprucata sur la sekan gazonon je pluraj tavoloj. Post nur unu tavolo la herbo briletus ankoraŭ flavece, sed du tavoloj rezistas eĉ al pluvo kaj surtretado.

Unue ĝenaj herboj estas eltirataj, senradika herbo estas forblovata de la grundo kaj la trotuaroj kaj piedirejoj ŝirmiĝas kontraŭ la farbo per glustrioj. Tiam ĉiu kvadrata metro unu post la alia estas priŝprucata. Post la priŝprucado la brunaj herbejoj denove brilas en sukeca verdo. Almenaŭ je la unua vido. La farbo estas biologie degradebla kaj estas aplikata sur golfludejoj, futbal-ludejoj kaj aliaj ludejoj por pilkludado por teni la strukturojn en verda koloro. Eĉ la municipoj jam engaĝas la ŝprucistojn. Ĉar precipe ĉe malplenaj neloĝataj domoj la herbejoj restas sekaj kaj brunaj. Tio tamen akcelas la vandalismon kiel tio vidiĝas per rompitaj fenestraj glacoj kaj grafitioj sur la muroj. Tio instigas la municipojn investi monon en verde priŝprucitajn gazonojn.

Depende de la ofertanta firmao la priŝprucado de antaŭĝardeno kostas proksimume 500 dolarojn. Tiu kosto estas malpli alta ol la akvumado de la gazono. Ankaŭ sur multaj insuloj la verda farbo estas aplikata por ŝpari akvon. Depende de la mikso de la farbo laŭdire eĉ bovinoj kaj ŝafoj povas vori senprobleme la farbitan herbon.

Estas mirige ke en lando kie la nocio "libereco" havas altan valoron, la posedantoj de domoj devas obei rigidajn normojn rilate al la aspekto de la antaŭĝardenoj, eĉ se pro la klimato tio ne estas realigebla per naturaj rimedoj. Tiu uniformeco certe ne kongruas kun la deklarita libereco sed estas signo de misevoluo de la civilizo.

Farbo reverdigas sekan gazonon Paint makes a dry lawn green again