×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Falventa centralo

Falventa centralo

Varmo, akvo, giganta turo, turbinoj: Per falventa centralo usona firmao intencas post kvar jaroj ekologie produkti elektron. Tia centralo elprofitas la sunenergion - ankaŭ dum malhelo.

Sunenergiaj centraloj havas grandan malfortan punkton: Dumnokte kiam la suno ne plu brilas de la ĉielo, ili ne produktas elektron. Ja ekzistas eblecoj konservi la dumtage ĉerpitan energion - ekzemple per elektrolizo de akvo aŭ en varmega sablo. Sed tiu aliformigo estas pena, ĝi ne estas senperda kaj ĝi plikostigas la elsunan kurenton.

Sed ekzistas sunenergiaj centraloj kiuj principe povas produkti elektron dum la tuta diurno. Tiel nomataj falventaj centraloj elprofitas la fakton ke varmega aero dum malvarmiĝo plipeziĝas ĉar ĝia denseco plialtiĝas. Falventa centralo konsistas el turo ĉe kies pinto akvo estas disŝprucata. Dum la vaporiĝo la akvo eltiras varmon el la aero. La aero kiu falas malsupren kun rapideco de 80 km/h pelas turbinojn ĉe la grundo.

Falventaj centraloj similas al suprenventaj centraloj kun la sola diferenco ke ĉe ili la aero fluas en inversan direkton. Ĉe suprenventaj centraloj la suno hejtas la surgrundan aeron kiu tiam kun granda rapideco fluas tra malvasta turo supren kaj tiel pelas turbinon.

La ideo pri falventa centralo aĝas preskaŭ 40 jarojn - tamen ĝis nun ĝi ne estis realigita je granda mezuro. La turoj devas esti gigante altaj por atingi akcepteblan efikecogradon kiu tamen situas ĉe nur 3 procentoj. En projektaj priskriboj oni parolas pri alteco de mil metroj kaj pri diametro de 400 metroj - tio estas defio teknologia kaj financa. Falventa centralo kun produktivo de ĝis 1000 megaŭatoj estus miliardopeza investo - kaj ankoraŭ neniu pruvis ke la teknologio vere fidinde funkcios. Por kompari: Grandaj atomcentraloj en Germanio havas produktivon de ĝis 1500 megaŭatoj.

Laŭ indikoj de la usona firmao la centralo en San Luis devos liveri 435 megaŭathorojn da energio dum unu jaro. Tio korespondas al averaĝa produktivo de ĉirkaŭ 40 kiloŭatoj kaj tiel situas konsiderinde sub la produktivo de modernaj ventekspluataj centraloj, kiuj ĉe forta vento atingas pli ol mil kiloŭatojn. La kostoj por unu megaŭathoro laŭ la firmao devus esti je du trionoj malpli altaj ol ĉe tradicia sunenergio. Proksimume unu triono ĝis la duono de la produktita energio estos necesa por pumpi akvon supren en la turo. Ĉe starigejoj por falventaj centraloj dum la tuta jaro devas regi varmego kaj sekeco - samtempe grandaj kvantoj da akvo estos bezonataj.

Ĉu tiu procedo vere estos finance pli favora ol la produktado de elektro en fotovoltaj instalaĵoj, tio estas dubinda, ĉar la prezoj por fotovoltaj ĉeloj dum la pasintaj jaroj dramece falis kaj tial elektra kurento produktita per ili jam intertempe fariĝis sufiĉe favorpreza. Kaj la fotovoltaj instalaĵoj ne postulas gigantecon. Ili estas utilaj ankaŭ por malgrandaj areoj.

Eble la projekto en Usono restos la sola kiu realiĝos laŭ la falventa teknologio, sed indas testi ĝian taŭgecon.

Falventa centralo A wind power plant