×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Escepta sanefika legomo

Escepta sanefika legomo

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo Krispa brasiko aŭ Sabeliko La krispa brasiko, kiu nur nun laŭmode furoras en mia lando, evidente estas legomo jam de tre longe konata alilande; ekz-e, Zamenhof mem, antaŭ pli-malpli 130 jaroj, nomis ĝin “sabeliko”. Temas pri tipa aŭtuna kaj vintra legomo el genro brasiko, kiu estas facile kultivita en ĉiuspecaj grundoj. La koloro de ĝiaj folioj povas esti pale verda, malhele verda aŭ viola. Kvankam ankaŭ manĝeblaj, kelkaj varioj de sabeliko estas kultivitaj kiel ornamaĵoj (vidu dekstre sube en la supra bildo).

Evidentiĝas, ke tiu legomo havas nekredeblajn kvantojn da gravaj nutraj elementoj kaj fakte ĉi-rilate povas esti konsiderita kiel unu el plej riĉaj kaj sanefikaj ekzistantaj nutraĵoj.

Unue: la sabeliko estas abunda fonto de vitaminoj. Laŭ datumoj, ne ĉiam kongruaj, aperintaj en pseŭdofakaj artikoloj en gazetaro kaj retejoj la kvantoj da kelkaj vitaminoj en ĝi estas nekredeblaj: 100 gramoj da freŝa folio de sabeliko provizas duoblon de la konsilita taga kvanto da vitamino A kaj C, kaj eĉ sesoblon de tiu de vitamino K. Kompreneble ankaŭ aliaj gravaj vitaminoj aperas en sufiĉe bona dozo.

Due: krispa brasiko, kiel aliaj verdfoliaj legomoj, estas riĉa je antioksidantoj, inter ili vitamino C, fakte ĝi estas unu el la plej bonaj fontoj de vitamino C. Antioksidantoj helpas en nuligado de damaĝoj, kiujn kaŭzas la liberaj radikaloj per oksidado. Laŭ kelkaj esploristoj, la antioksidantoj helpas kontraŭ statoj de depresio, gravaj malsanoj kaŭzitaj de virusoj, kaj, kvankam temas pri diskutata punkto en la medicina kampo, ankaŭ kontraŭ kancero.

Trie: sabeliko kontribuas al malaltigo de nivelo de kolesterolo en la korpo kaj tiel limigas la riskojn de kormalsanoj. La kolesterolo havas gravajn taskojn en la organismo interalie kontribuas al digesto de grasoj. Ŝajnas, ke taga konsumo de suko de saliko dum tri monatoj, kapablas draste malpliigi la nivelon de la “malbona” kolesterolo (medicine nomata LDL). Evidentiĝas, ke ankaŭ la vaporkuirita krispa brasiko havas similan, kvankam pli moderan efikon.

Kvare: krispa brasiko estas unu el la plej bonaj fontoj de vitamino K. Rimarkinde estas, ke 100 gramoj da saliko provizas pli ol sesoble la konsilitan tagan kvanton da tiu vitamino. Vitamino K estas nemalhavebla sangokoagulanto, ĉar aktivigas specifajn proteinojn, kiuj kapablas kunligi la kalcion troviĝantan en la sango.

Pri la gusto de la krispa sabeliko, mi devas konfesi, ke mi trovis ĝin nekutima, ne simila al tiu supozita de spinacoj. Certe mi persone ne povus ĝin manĝi freŝan. Multaj receptoj pri ĝia kuirado aperas en gazetaro kaj interreto. Miaopinie, oni devas iamaniere mildigi la guston de krispa brasiko miksante ĝin kun aliaj gustoj kaj krome oni devas kutimiĝi al ĝi.

Rilate al la aklamitaj utiloj por la sano, eĉ prudente konsiderinte, ke la nunaj informoj povas entuziasme troigi, sendube indas enigi la krispan brasikon en sanigan nutroreĝimon.

Escepta sanefika legomo An exceptional healthy vegetable