×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, En 1989 komenciĝis nova epoko

En 1989 komenciĝis nova epoko

Antaŭ 25 jaroj en centra Eŭropo malfermiĝis limoj, nome la limoj inter la demokratiaj ŝtatoj en la okcidento kaj la ŝtatoj sub komunisma regado en la oriento de la tiel nomata "Fera Kurteno". Aŭstrio dolorige sentis tiun limon kiu separis nin de niaj najbaroj en la nordo kaj nordoriento, nome de la ĉeĥoj kaj slovakoj, kaj de niaj najbaroj en la oriento, la hungaroj. Ni ja estis travivintaj la sangajn okazaĵojn en tiuj landoj en la jaroj 1956 kaj 1968 kiam tankoj de Sovetunio kaj de aliaj landoj de la soveta bloko okupis tiujn landojn por restarigi komunisman ordon.

Kiam en Germanio, nome en Berlino la 9-an de novembro de la jaro 1989, malfermiĝis la muro kiu estis separinta la okcidentan (liberan) parton de Berlino de la orienta (komunisma) parto de Berlino, la ĝojo pri tio ankaŭ en Aŭstrio estis granda, ĉar tiu evento klare montris ke la sistemŝanĝo en niaj najbaraj landoj ne plu estis haltigebla kaj ke Moskvo ne plu povis aŭ volis interveni.

En Ĉeĥoslovakio ankaŭ dum novembro okazis la "Velura Revolucio". La komunisma registaro tie senbrue malaperis kaj la batalanto por civitanaj rajtoj, la dramisto Václav Havel fariĝis ŝtatprezidanto en Prago. Mi sekvis ĉion en la televido, eĉ en rektaj elsendoj, ekzemple kiel Václav Havel estis elektita de la parlamento ŝtatprezidanto kaj Alexander Dubĉek fariĝis parlamenta prezidanto. Tio ege emocie tuŝis min, ĉar la jaro 1968 estis ankoraŭ bone en mia memoro, kiam trupoj de la pakto de Varsovio haltigis la "Pragan Printempon" kaj restarigis la komunisman ordon. En Hungario la aferoj iom alie estis evoluintaj, ĉar la komunisma regado tie ne estis tiom severa, oni parolis pri "Gulaŝa Komunismo", kaj la komunisma hungara registaro jam dum aŭgusto 1989 malmuntis la "Feran Kurtenon" kaj ebligis al civitanoj de GDR transiri la limon al Aŭstrio. Tio ja estis la unua trarompo de la muro por la germanoj el GDR.

Sekvis kiel plua trarompeto la pertrajna transveturado al Bavario de GDR-civitanoj kiuj estis serĉintaj azilon en la okcident-germana ambasadejo en Prago. Fine de la jaro 1989 okazis sanga revolucio ankoraŭ en Rumanio kiu faligis la diktaturon de Ĉeauŝescu.

La malfermado de tiuj limoj kaŭzis ke en centra Eŭropo homoj el la orienta parto nun libere vojaĝis okcidenten kaj tiel ankaŭ Aŭstrio povis gastigi la najbarojn el la nordo kaj oriento. Kaj aliflanke multaj aŭstroj vizitis tiujn landojn por trinki favorprezan bonan bieron en Prago aŭ por bone manĝi en Budapeŝto.

Kiel esperantisto mi kompreneble deziris nodi kontaktojn kun esperantistoj en la najbaraj landoj, precipe en Suda Bohemio kun ties ĉefurbo Ĉeské Budějovice. Por Esperanto la malfermo de la limoj estis unuflanke tre bona, ĉar nun multaj esperantistoj el la oriento povis partopreni la aranĝojn en la okcidento, sed aliflanke Esperanto ne plu estis bezonata por havi kontaktojn kun eksterlando kaj do la ŝtate subvenciata asocia sistemo disfalis.

La jaro 1989 pro ĉio tio restas engravurita en mia memoro kiel jaro dum kiu ĉio ŝanĝiĝis al bono en niaj rilatoj kun la najbaraj landoj.

En 1989 komenciĝis nova epoko In 1989 a new era began W 1989 roku rozpoczęła się nowa era