×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2014, Ekzercu vian cerbon!

Ekzercu vian cerbon!

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Pro la sociaj kaj medicinaj progresoj, la vivo fariĝas pli longa en la tuta mondo. Tio estas tre pozitiva novaĵo. Sed tio signifas ankaŭ, ke pro maljuniĝo, nia cerbo suferas. Maldelikata kuracisto antaŭ nelonge asertis al mia amiko: “Ne timu! Nuntempe, jam preskaŭ neniu mortas de kancero aŭ de kormalsano - ĉiuj demenciĝas...” Neakceptebla, aĉa konsolo!

Estas do nia tasko protekti nian cerbon. Ni devas ekzerci ĝin por longa, kontentiga funkciado. Medikamentoj por tiu celo apenaŭ ekzistas. Revuoj kaj gazetoj ofte publikigas proponojn pri cerboekzercoj kaj seriozaj esploroj ja montras, ke multaj el tiuj vere estas efikaj. Krom la saniga rezulto de tiaj ekzercoj, oni gajnas per ili pli da entuziasmo kaj bona humoro. Ĉi tie ni kolektis 20 cerboekzercojn. Kompreneble, neniu kapablas praktiki ilin ĉiujn – ne tion oni celas. Tamen, estas eble elekti kelkajn, laŭ persona gusto, kaj regule sin ekzerci. Ekde hodiaŭ!

1. Solvu ĉiutage po unu krucvortenigmo aŭ puzlo. Per interreto ili estas facile troveblaj. 2. Ofte parolu kun viaj familianoj kaj amikoj, prefere pri pensigaj temoj, kiel politiko, sociaj problemoj kaj sciencaj informoj. Evitu banalaĵojn. 3. Legu multe, ĉiutage, prefere pensigajn tekstojn. Klopodu transdoni al aliaj homoj ion, kion vi legis. 4. Malŝaltu vian televidaparaton. Uzu ĝin nur por vere riĉenhavaj programoj. Televidospektado estas tro pasiva kaj preskaŭ ne aktivigas la cerbon. 5. Verku tekstojn. Skribi al amiko leteron, per kiu vi priskribas interesan personan sperton estas bonega ekzerciĝo. 6. Post iom da tempo, klopodu solvi pli komplikajn puzlojn, ne nur tiujn, en formo de bildo, sed ankaŭ muntadon de objektoj (miniaturoj de bestoj, aviadiloj aŭ barkoj, ekzemple). 7. Lernu alian lingvon. Se vi jam estas Esperantisto, klopodu perfektigi vin kaj rafini vian lingvouzon. Lingvon oni povas lerni dum la tuta vivo. 8. Ludu per amuza komputila ludo. Vi povas komenci per facilaj ludoj kaj iom post iom aŭdaci al pli defiaj. Videoludoj rapidigos vian rezonkapablon. 9. Konstruu utilajn objektojn por via hejmo kaj riparu la difektitajn. Bonaj ideoj estas nova dometo por la hundo, ungoskrapilo por la kato kaj kajto por la nepo. 10. Havigu al vi hobion. Muziko, danco kaj pentroarto estas utilaj cerboaktivigiloj. 11. Utiligu ĉiutage almenaŭ kelkajn el viaj lertaj kapabloj. Ju pli longe vi haltigus ilin, des pli rapide via cerbo rustiĝus. 12. Revenu lernejon. Studado estas potenca stimulilo. Nuntempe ekzistas pli aŭ malpli profundaj kursoj pri ĉiuj temoj, ofte senpage. Inkluzive por nejunaj homoj. 13. Enskribiĝu por senpagaj lecionoj kaj prelegoj per interreto. Ankaŭ en Esperanto ili estas facile atingeblaj, ekzemple per edukado.net. 14. Dormu sufiĉe kaj trankvile. Dormado ne estas perdo de tempo. Ĝi signifas efikan reorganiziĝon de cerbaj strukturoj. 15. Nutru vin bone, prefere per fruktoj, legomoj kaj folioj, kaj evitu bestograson. Regule praktiku korpekzercojn, ekzemple 40-minutan marŝadon 5-foje en ĉiu semajno. Via cerbo dankos. 16. Se vi estas dekstramanulo, uzu kelkfoje vian maldekstran manon – kaj inverse. Tio stimulos dormetantan parton de la cerbo. 17. Elektu simplan sporton, kiu stimulos vian korpolertecon. Tabloteniso, “tajĉi”, “liang gong” kaj naĝado estas taŭgaj alternativoj. 18. Klopodu lerni novajn vortojn. Ne neglektu konsulton al vortaro, kiam vi trovos nekonatan vorton. 19. Cerbumu pri la diversaj manieroj solvi konkretajn problemojn. Klopodu trovi mem viajn solvojn, antaŭ ol peti konsilon de amiko. 20. Ŝanĝu viajn ĉiutagajn, rutinajn agojn. Iru laŭ nova sinsekvo kaj klopodu plenumi ilin per pli efika, kreema maniero.


Ekzercu vian cerbon! Exercise your brain!

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Pro la sociaj kaj medicinaj progresoj, la vivo fariĝas pli longa en la tuta mondo. Tio estas tre pozitiva novaĵo. Sed tio signifas ankaŭ, ke pro maljuniĝo, nia cerbo suferas. Maldelikata kuracisto antaŭ nelonge asertis al mia amiko: “Ne timu! Nuntempe, jam preskaŭ neniu mortas de kancero aŭ de kormalsano - ĉiuj demenciĝas...” Neakceptebla, aĉa konsolo!

Estas do nia tasko protekti nian cerbon. Ni devas ekzerci ĝin por longa, kontentiga funkciado. Medikamentoj por tiu celo apenaŭ ekzistas. Revuoj kaj gazetoj ofte publikigas proponojn pri cerboekzercoj kaj seriozaj esploroj ja montras, ke multaj el tiuj vere estas efikaj. Krom la saniga rezulto de tiaj ekzercoj, oni gajnas per ili pli da entuziasmo kaj bona humoro. Ĉi tie ni kolektis 20 cerboekzercojn. Kompreneble, neniu kapablas praktiki ilin ĉiujn – ne tion oni celas. Tamen, estas eble elekti kelkajn, laŭ persona gusto, kaj regule sin ekzerci. Ekde hodiaŭ!

1\\\\\\\\\\\\\\\\. Solvu ĉiutage po unu krucvortenigmo aŭ puzlo. Per interreto ili estas facile troveblaj. 2. Ofte parolu kun viaj familianoj kaj amikoj, prefere pri pensigaj temoj, kiel politiko, sociaj problemoj kaj sciencaj informoj. Evitu banalaĵojn. 3. Legu multe, ĉiutage, prefere pensigajn tekstojn. Klopodu transdoni al aliaj homoj ion, kion vi legis. 4. Malŝaltu vian televidaparaton. Uzu ĝin nur por vere riĉenhavaj programoj. Televidospektado estas tro pasiva kaj preskaŭ ne aktivigas la cerbon. 5. Verku tekstojn. Skribi al amiko leteron, per kiu vi priskribas interesan personan sperton estas bonega ekzerciĝo. 6. Post iom da tempo, klopodu solvi pli komplikajn puzlojn, ne nur tiujn, en formo de bildo, sed ankaŭ muntadon de objektoj (miniaturoj de bestoj, aviadiloj aŭ barkoj, ekzemple). 7. Lernu alian lingvon. Se vi jam estas Esperantisto, klopodu perfektigi vin kaj rafini vian lingvouzon. Lingvon oni povas lerni dum la tuta vivo. 8. Ludu per amuza komputila ludo. Vi povas komenci per facilaj ludoj kaj iom post iom aŭdaci al pli defiaj. Videoludoj rapidigos vian rezonkapablon. 9. Konstruu utilajn objektojn por via hejmo kaj riparu la difektitajn. Bonaj ideoj estas nova dometo por la hundo, ungoskrapilo por la kato kaj kajto por la nepo. 10. Havigu al vi hobion. Muziko, danco kaj pentroarto estas utilaj cerboaktivigiloj. 11. Utiligu ĉiutage almenaŭ kelkajn el viaj lertaj kapabloj. Ju pli longe vi haltigus ilin, des pli rapide via cerbo rustiĝus. 12. Revenu lernejon. Studado estas potenca stimulilo. Nuntempe ekzistas pli aŭ malpli profundaj kursoj pri ĉiuj temoj, ofte senpage. Inkluzive por nejunaj homoj. 13. Enskribiĝu por senpagaj lecionoj kaj prelegoj per interreto. Ankaŭ en Esperanto ili estas facile atingeblaj, ekzemple per edukado.net. 14. Dormu sufiĉe kaj trankvile. Dormado ne estas perdo de tempo. Ĝi signifas efikan reorganiziĝon de cerbaj strukturoj. 15. Nutru vin bone, prefere per fruktoj, legomoj kaj folioj, kaj evitu bestograson. Regule praktiku korpekzercojn, ekzemple 40-minutan marŝadon 5-foje en ĉiu semajno. Via cerbo dankos. 16. Se vi estas dekstramanulo, uzu kelkfoje vian maldekstran manon – kaj inverse. Tio stimulos dormetantan parton de la cerbo. 17. Elektu simplan sporton, kiu stimulos vian korpolertecon. Tabloteniso, “tajĉi”, “liang gong” kaj naĝado estas taŭgaj alternativoj. 18. Klopodu lerni novajn vortojn. Ne neglektu konsulton al vortaro, kiam vi trovos nekonatan vorton. 19. Cerbumu pri la diversaj manieroj solvi konkretajn problemojn. Klopodu trovi mem viajn solvojn, antaŭ ol peti konsilon de amiko. 20. Ŝanĝu viajn ĉiutagajn, rutinajn agojn. Iru laŭ nova sinsekvo kaj klopodu plenumi ilin per pli efika, kreema maniero.