×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Eblas mondvasta kunlaboro sen mono

Eblas mondvasta kunlaboro sen mono

Do mi klare vidis ke eblas komerci aŭ surbaze de mono aŭ sen mono.

Ankaŭ internacia kunlaboro cele al vivigo kaj disvastigo de nia lingvo Esperanto povas funkcii aŭ surbaze de mono aŭ sen mono. La kunlaboro rilate al Esperanto surbaze de mono estas malfacila afero, ĉar multaj homoj ne havas la monon por ekzemple regule pagi iun membrokotizon kaj ankaŭ la transsendo de pagoj ne estas tiel facila aŭ senproblema. Oni ja povas uzi kreditkartojn sed eblas trompi homojn kaj ŝteli monon per interretaj transpagoj se la paganto ne sufiĉe atentas pri la danĝeroj.

Tial kunlaboro sen mono estas preferinda tie kie ĝi eblas. Kaj bonŝance pere de la interreto nun ekzistas multaj eblecoj por kunlabori cele al vivigo kaj disvastigo de nia lingvo.

La plej populara servo en la interreto por la vastaj homamasoj estas Fejsbuko. Ĝi funkcias en la tuta mondo kaj en ĉiuj lingvoj - do ankaŭ en Esperanto. Fejsbuko tamen apenaŭ taŭgas por altnivela internacia kunlaboro. Tiucele tamen ekzistas multaj aliaj platformoj. La plej sukcesa rilate al Esperanto estas Vikipedio. Tie homoj el la tuta mondo daŭre kontribuas por pliriĉigi nian lingvon per priskribaj artikoloj. Nek la kontribuantoj tie ricevas monon, nek la legantoj devas pagi por legado. (Ili tamen rajtas donaci monon).

Alia platformo por internacia lingva kunlaboro estas la blogoj - do origine retaj taglibroj kiuj evoluis al gazetoj aŭ revuoj aŭ al retradio kiel en la kazo de la ERR. Bloganto ne devas pagi por la servo, kontribuantoj ne ricevas monon kaj legantoj (aŭ aŭskultantoj) povas uzi la servon senpage. La senpagan kontribuadon favoras la fakto ke la aktivaj esperantistoj plej ofte troviĝas en stato de pensiuloj kaj ili serĉas mensan defion kaj sociajn kontaktojn kun geamikoj en la tuta mondo. Ili do povas produkti ion kaj povas senpage disponigi tion al tutmonda legantaro aŭ aŭskultantaro. Temas ofte pri eksaj profesiuloj kiuj transdonas siajn spertojn por akceli komunan ideon.

Tiu evoluo al komuna internacia kaj mondskala kunlaboro certe ankoraŭ ne atingis sian finon. La afero kreskas kaj tiel ankaŭ nia lingvo Esperanto.

Eblas mondvasta kunlaboro sen mono Global cooperation is possible without money