×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Dikiga efiko de horŝoviĝo

Dikiga efiko de horŝoviĝo

Normalkaze homoj dormas dumnokte kaj maldormas dumtage. Sed ĉe laboro en sekcioj aŭ ĉe flugvojaĝoj la ritmo malordiĝas - laŭ nova studaĵo ankaŭ en la intesta flaŭro el bakterioj. Tio havas konsekvencojn je la sano - kaj je la pezo.

Ankaŭ intestaj bakterioj vivas laŭ interna horloĝo. Se ĝi eltaktiĝas pro laboro en sekcioj aŭ pro transkontinenta horŝoviĝo post flugo, tio povas eventuale kaŭzi tropezon aŭ malsaniĝon de la metabolo. Tion raportas israelaj sciencistoj en faka revuo. Iliaj ekkonoj povus kontribui al la disvolvo de medikamentoj por la prevento aŭ kuracado de tiuj malsanoj.

La interna horloĝo estas stirata per la tago-nokto-ritmo, pli precize dirite per la ŝanĝo de lumo kaj malhelo. Estas konate ke afekcioj kiuj ekzemple aperas ĉe sekcitempaj laboristoj aŭ ĉe homoj kiuj ofte flugas de unu horzono al alia povas kaŭzi malsanojn de koro kaj sangocirkulo, diabeton aŭ tropezon. Kial tio estas tiel, tion la fakuloj ne precize scias.

La esploristoj de la Weizmann Instituto en Rehovot, Israelo, nun kontrolis ĉu la intesta flaŭro povus kontribui al tio. Ĝi ne nur partoprenas en la digestado, sed ĝi influas ankaŭ konsiderinde nian sanon. Aktualaj esploroj ekzemple konjektigas ke ili ĉe la ekesto de astmo, de alergioj, de tropezo aŭ de diabeto povus partopreni. La sciencistoj observis kiel la konsisto de la bakteriaro ŝanĝiĝas dum la kuro de la tago - unue ĉe musoj.

Ili eltrovis ke la ofteco de diversaj specioj de bakterioj kreskas kaj malkreskas dum la kuro de la tago. Ankaŭ specifaj funkcioj de la intesta flaŭro laŭritme ŝanĝiĝis. Ĉe la dumnokte aktivaj musoj dum la malhela fazo ekzemple regis metabolaj vojoj kiuj kunligiĝas kun la mastrumado de energio, kun la perlaboro de la nutraĵoj aŭ kun la kreskado. Dum la hela fazo interalie la senvenenigo ludis gravan rolon.

Sian takton ricevas la interna horloĝo ankaŭ de la tempo de prenado de nutraĵoj. Se la esploristoj ŝanĝis la nutrotempojn de la musoj kaj la ŝanĝon de helo al malhelo, la intesta flaŭro malordiĝis. Sub tiuj kondiĉoj nutrado per grasenhava voraĵo kondukis al tropezo kaj maltolero de glukozo kiu estas konsiderata kiel antaŭŝtupo de diabeto. Ĉe musoj kiuj vivis laŭ normala takto tio ne okazis.

La sciencistoj montris ke ankaŭ la intesta flaŭro de la homo subiĝas al ritmaj fluktuoj kaj ke horŝoviĝo same ŝanĝas la konsiston de la bakteriaro. Musoj kiuj ricevis bakteriojn el la intesto de tiaj testpersonoj ekhavis pli da pezo kaj ilia nivelo de sanga sukero plialtiĝis.

La sciencistoj konsideras siajn rezultojn kiel ankoraŭ provizoraj. Sed tiuj rezultoj konjektigas ke afekcioj de la interna horloĝo ĉe la homo ŝanĝas la mikroban komunumon en la intesto kio povas kaŭzi problemojn pri la metabolo. Tio povas doni eksplikon por la kunteksto inter laboro en sekcioj, oftaj flugvojaĝoj kaj malsaniĝoj. El tio povas fonti laŭcela terapio.

Dikiga efiko de horŝoviĝo Thickening effect of time shift