×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Danĝera sidado

Danĝera sidado

Kiu sidadas tro multe kaj tro longe, tiu perdas vivodaŭron. Tion pruvas tute novaj esploroj. Ekspertoj konsilas leviĝi kaj tute normale moviĝi en la ĉiutago.

Sonas nekredebla, sed estas vero: Longa, seninterrompa senmova sidado povas damaĝi vian korpon. Nova esplordirekto - la esplorado de la sidado - donas indikojn al tio kiom danĝera estas korpo senaktiveco. Jen la plej aktualaj rezultoj de la scienco: Svelta talio kaj bonaj valoroj pri sanga sukero kaj sanga graso ne dependas de tio kiom da sporto homo praktikas, sed precipe de tio, ĉu oni sidas multe aŭ malmulte.

Esploristoj de la usona kancera societo publikigis jam antaŭ kvar jaroj studaĵon laŭ kiu sufiĉe longa senmova sidado prezentas same grandan sanriskon kiel fumado aŭ troa enradiado de sunlumo.

La sidado mem tamen ne estas la decida faktoro, sed la biologia efiko kiun ĝi iniciatas en la korpo. Dum moviĝo stimulas pozitivajn ŝanĝojn en la metabolo, aliflanke ĉefe sidanta vivomaniero kaŭzas negativajn ŝanĝojn. Longaj fazoj de senmova sidado havas gravajn konsekvencojn pri la metabolo kiuj eĉ ne estas kompenseblaj se poste la homo praktikas sporton. Longa sidado influas - la esploristoj nomas ĉe tio kelkajn horojn en aŭtomobilo, antaŭ la komputilo aŭ sur la sofo - interalie la valorojn de triglicerido, ĥolesterino, sanga sukero kaj de la apetithormono leptino. Ĉio tio estas riskofaktoroj por tropezo, kor-sangocirkulaj malsanoj kaj aliaj longtempaj malsanoj.

La armilo kontraŭ tio estas tre simpla, ĝi kostas nenion kaj nomiĝas "ĉiutaga moviĝo". Moviĝo en la ĉiutago estas la esenca faktoro por nia sano: La decida faktoro estas ke la metabolo dum la tuta tago forbrulas kaloriojn per aktiva vivostilo. Ekzemple eblas simple stari, iri aŭ labori en la ĝardeno, pendigi tolaĵojn, ludi kun infanoj, kuri tra superbazaro por aĉetado ...

Se forbruliĝas multaj kalorioj per ĉiutagaj moviĝoj kiel ekzemple trairado de ŝtuparoj, tio preventas ne nur korproblemojn kaj tropezon, sed tio ankaŭ donas pli da energio, pli fortajn muskolojn kaj belan porcion da vivofeliĉo.

Estas precipe tute normalaj moviĝoj kiuj multe kontribuas al la sano. Ekde kiom da tempo longa sidado estas malbona kaj kiom da ĉiutaga moviĝo necesas por resti sana, tio ne jam estas precize esplorita. Certe ne havas sencon ien veturi multajn kilometrojn kun la biciklo sur la aŭtomobila tegmento, por tie elpaki la biciklon kaj tretadi kelkajn kilometrojn.

Danĝera sidado Dangerous sitting