×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Ĉu la tervarmiĝo kaŝiĝas en la Atlantiko?

Ĉu la tervarmiĝo kaŝiĝas en la Atlantiko?

La jam delonge necesa debato pri la ebla halto de la klimata ŝanĝo nun pliintensiĝas.

La koncentriĝoj de la tervarmiga gaso karbondioksido daŭre plialtiĝas kaj laŭ la leĝoj de la fiziko sekve de tio la temperaturoj ankaŭ devus supreniri. Sed la termometroj donas alian informon: De la jaro 1998 la tuttera varmiĝo haltas, la temperaturoj estas altaj, sed ili ne plialtiĝas. Multaj klimatologoj tion dum longa tempo ignoris, sed intertempe la diferenco inter la atendataj kaj la vere okazintaj evoluoj de la klimato ne plu povas flankenŝoviĝi. Do nun de ĉiuj flankoj venas provoj ekspliki tion.

Jam estas pli ol 20 provoj, ili dividiĝas al du grupoj: La reprezentantoj de la unua grupo kredas ke la enradiado de la suno pro io ajn estas malpli forta, eble pro la suno mem aŭ pro ŝvebsubstancoj en la atmosfero kiuj eble devenas el ĉinaj karbocentraloj aŭ el vulkanoj. La anoj de la alia grupo supozas ke la varmo ja troviĝas ie, sed ke ĝi kaŝiĝas ie. Ne estas multaj elekteblecoj: La atmosfero kaj la glacio povas nur absorbi 10 procentojn de la varmo, la cetera varmo devas esti en la maroj. Sed kie? Antaŭ unu jaro venis la solvo (laŭ la faka revuo "Nature"): La varmo troviĝas en la profundoj de la Pacifika Oceano. Nun venas pere de alia faka revuo la malanonco de tio: La varmo troviĝas en la profundoj de la Atlantika oceano. Tion konkludas sciencistoj el Ĉinio kaj Usono el grandareaj mezuradoj ekde la 1970-aj jaroj. Oni uzis tiucele ankaŭ sensorojn kiuj troviĝas en profundo de 2000 metroj sub la nivelo de la maro. Laŭ tio ekzistas natura ritmo kiu periode akcelas aŭ bremsas la "transportbendon": Tiu transportbendo konsistas el gigantaj maraj fluegoj kiuj komenciĝas en la norda Atlantiko. Tie la surfaca akvo malleviĝas, fluas suden ĉirkaŭ la teron, kaj ĝi revenas kiel varma surfaca akvo ("la golfa fluego"). Tiu ritmo laŭ tio troviĝas en sia akcelita fazo. Tio signifas ke ĝi prenas malsupren el la norda Atlantiko multe da akvo kaj varmo, kaj tie malsupre en la profundo de la oceano la varmo stokiĝas.

Kaj tio daŭros ankoraŭ dum sufiĉe longa tempo: Ambaŭ fazoj daŭras ĉiufoje 30 jarojn: "Ni trovis la mankantan varmon", pri tio la ĉina sciencisto estas certa. Sed per tio li ne povas konvinki ĉiujn: "Estas la Pacifiko, ne la Atlantiko", diras alia klimatologo. Tion kontestas klimatologo el Honolulo: Li diras ke tamen estas la Atlantiko, ties varmiĝo ŝanĝas la ventojn tiel ke en la Pacifiko pli da varmo iras malsupren.

Nu, kiel ajn estas, la debato kiu estis dum longa tempo neglektata nun pliintensiĝas.

Ĉu la tervarmiĝo kaŝiĝas en la Atlantiko? Is global warming hiding in the Atlantic Ocean?