×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Ĉu la kontraŭkoncipa pilolo elmodiĝos?

Ĉu la kontraŭkoncipa pilolo elmodiĝos?

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Kontraŭkoncipa elektronika ico

La esploro de novaj perfektaj kontraŭkoncipiloj daŭras jam pli ol mil jarojn. La kontraŭkoncipa pilolo eltrovita en la 50-aj jaroj ĝis nun estas la plej populara. Sed lastatempe aperis ĝia nova konkuranto: elektronika ico enplantita en la inan korpon, kiun oni povas regi per fora regilo. Laŭ la deklaro de ĝiaj inventistoj el la usona MIT (Masaĉuseca Instituto de Teknologio), ĝi funkcios 16 jarojn.

Temas pri elektronika ico, kies dimensioj estas 20 je 20 je 7 milimetroj, enplantebla en la ina korpo sub la haŭto de gluteo, brako aŭ ventro. Ĝia tasko estos ellasi ĉiutage en la sanga fluo 30 miligramojn da hormono nomata "Levonorgestrel". Tio estas sinteza hormono, simila al la natura seksa hormono "progesterono", kiu jam estas uzata por eviti gravedecon, prokrastigante ovoladon kaj dikigante la mukozon de la utera cerviko por malpermesi la akcepton de fekundigita ovo. La sciencistoj de la firmao "MikroĈips", kiu evoluigas la icon, sukcesis krei membranan valvon el titano kaj platino, kiu hermetike sigelas la etajn rezervujojn de hormono ene de la ico. Trairo de kurento el eta baterio tra tia valvo dumtempe fandas la membranon, kiu tiel ellasas etan dozon de la aktiva materialo.

La kvanto de hormono loĝigita en la etaj rezervujoj de la aparato estis planita por efiki dum 16 jaroj, sed la virino povas ŝanĝi ĝian planitan funkciadon. Senefikigo de la aparato kun haltigo de la ellaso de la hormono en la sangon, okazas simple per premo de butono sur la fora regilo kaj sammaniere ankaŭ ĝia reaktivigo. La aparato ankaŭ permesas al kuracistoj el ekstere konformigi la dozadon de la hormono al la personaj necesoj. La elĉerpitan aparaton oni forigos per simpla interveno.

La ideo uzi, kiel elektran valvon, ege maldikan membranon estis grava defio kaj postulis tre kreeman solvon. Tia rafinita teknologio devos sin pruvi taŭga laŭ la plej seriozaj medicinaj kriterioj ĝis kiam la sanitaraj aŭtoritatoj aprobos ĝin. Tial la usona firmao intencas komenci la klinikajn antaŭtestojn jam venontjare por obteni la finan aprobon ĝis 2018.

La kreintoj de la aparato asertas, ke tiam ĝi povos doni taŭgan solvon por multaj virinoj dum preskaŭ duono de la periodo de ilia fekundeco. Des pli, ke ili mem povos senefikigi ĝin tre simple sen ekstera interveno.

Je la komenco oni evoluigis similan aparaton kiel kuracan enplantaĵon kontraŭ ostoporozo (t.e. osta malfortiĝo) por efike ellasi konstantan dozon de medikamento. Nur poste oni ekpensis pri ĝia uzado kiel kontraŭkoncipilo.

Internacia koalicio de registaroj, firmaoj, kaj grandaj filantropaj neprofitaj organizoj decidis akcepti defion por provizi rimedojn por kontraŭkoncipado kaj familia planado al pli ol 120 milionoj da virinoj ĝis la jaro 2020.

Verŝajne la kontraŭkoncipa ico povos esti tutmonde disponebla ĝuste je tiu periodo.

Ĉu la kontraŭkoncipa pilolo elmodiĝos? Will the birth control pill become obsolete?