×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Ĉu aviadilaŭtomobilo aŭ aŭtomobilaviadilo?

Ĉu aviadilaŭtomobilo aŭ aŭtomobilaviadilo?

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo Homoj nutras veran pasion koncerne aŭtomobilojn kaj flugmaŝinojn. Tio ŝajnas preskaŭ infaneca pasio: ju pli luksa aŭ ekstravaganca modelo, des pli alloga la “ludilo”.

Certe zorgoj pri ŝparado de benzino aŭ ekvivalenta brulaĵo ankaŭ motivas la serĉadon de novaj veturiloj: antaŭ nelonge ni vidis kaj legis, ĉi tie, per la Esperanta RetRadio, pri triradaj aŭtomobiloj, vere bela elpensaĵo. Pli aŭdacaj aventuremuloj proponis jam miksaĵon de motorciklo kaj helikoptero – danĝera hibridaĵo. Nun, slovaka entrepreno AeroMobil proponas specon de veturilo, kiu ĝis antaŭ iom da tempo apartenis al la kinaj fikciaĵoj: ĝi estas aŭtomobilo, kiu transformiĝas al aviadilo post kelkaj sekundoj. Kaj inverse. La prototipon oni premiere montris en Vieno, antaŭ kelkaj tagoj. Ĝi povas iri sur stratoj kaj ŝoseoj kiel tute normala kvarrada aŭtomobilo, kaj ĉi tiel ĝi povas atingi la rapidecon de 160 kilometroj hore. Atinginte la rapidecon de 130 kilometroj hore, ĝi povas ekflugi, kaj flugante atingi la rapidecon de 200 kilometroj hore. Ĝin movas benzino kaj surtere ĝi povas veturi 875 kilometrojn per la enhavo de unu plena benzinujo; flugante, ĝi havas aŭtonomion de 700 kilometroj. La produktontoj anoncas, ke ili komencos la industrian produktadon de tiu nova veturilo post du-tri jaroj. La projekto komenciĝis en la jaro 1990 kaj la nuna modelo rezultis de diversaj antaŭaj prototipoj. Komence oni planas reguligi ĝian uzadon laŭ la leĝoj de Eŭropa Unio, koncerne aŭtomobilojn kaj malgrandajn flugmaŝinojn. Oni antaŭvidas per tio evoluigi la koncepton pri ne tre longdistanca transportado. En la nova veturilo povas sidi du pasaĝeroj. Eblas ekflugi de sur pavima aŭ gresa surfaco, kaj por tio sufiĉas kelkcent metroj; por alteriĝo sufiĉas 50-metra longo. Rigardinte filmeton pri la nova maŝino, la karaj aŭskultantoj rajtos decidi, ĉu temas pri aviadilaŭtomobilo aŭ aŭtomobilaviadilo:

Ĉu aviadilaŭtomobilo aŭ aŭtomobilaviadilo? A plane car or a car plane?