×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Ĉu alternativaj energioj savos la mondon?

Ĉu alternativaj energioj savos la mondon?

Apenaŭ estas planata ventorado aŭ malgranda akvocentralo, ekregas protestoj tra la lando. Sed kiom da senco alternativaj energioj vere havas? Bedaŭrinde inter la ekspertoj ofte regas malkonsento kio siavice denove akcelas la ĝeneralan skeptikecon. Tamen estas certe ke vento, akvo kaj biomaso povus liveri tri kvaronojn de la bezono pri elektra kurento.

Restas ankoraŭ nur malmulte da tempo. Se la homaro ne agas rapide kaj decide, tiam sur la Tero la situacio fariĝos malagrabla. Tion komunikis la Monda Klimata Konsilantaro komence de novembro. Laŭ tio "minacas profunda kaj ne renversebla ŝanĝo de la monda klimato", kiu kunportos kun si ŝtormojn, periodojn de varmego kaj inundojn. La solvo laŭ la ekspertoj en sia kvina monda klimata raporto estas teorie simpla: Ĝis la jaro 2100 la enaerigo de varmdomaj gasoj paŝon post paŝo devas reduktiĝi al nulo kaj tiucele necesos forturni sin de fosiliaj energiportantoj kiel nafto, gaso kaj karbo kaj anstataŭe uzi renovigeblajn energiojn kiel sunon, venton kaj akvon.

Sed ne nur tiuj kiuj perlaboras monon el fosiliaj energifontoj, montras por tio nur malmulte da entuziasmo. Ankaŭ en la loĝantaro parte vekiĝas forta rezisto - aŭ pasive se oni veturas tra la urbo per fuelon voranta pseŭdo-ajnagrunda aütomobilo, aŭ aktive en formo de civitanaj iniciatoj kaj kampanjoj kontraŭ la pli vasta instalo de ventenergiaj kaj akvenergiaj centraloj en nia lando. Sed de kie venu la energio estonte? Elektron el atomenergio ĉe ni apenaŭ iu volas havi, ĉar ĝi estas multekosta, la risko ĉe akcidentoj estas alta, kaj ke ĝi estas neŭtrala rilate al la enaerigo de karbondioksido, tion apenaŭ iu plu kredas. En Usono la furoro pri skistogaso malaltigis la enaerigon de karbondioksido, sed je monda nivelo tio apenaŭ funkcius. Kaj la metodo per kiu oni eltiras la skistogason el la grundo en nia lando ĉiukaze estas tabua.

Aliflanke la loĝantaro kaj naturprotektantoj paradokse esprimas sian malakcepton de en si mem puraj kaj sendanĝeraj kaj absolute renovigeblaj energioj - kaj precize tiam kiam tiuj energioj estu ĉerpataj en la persona ĉirkaŭaĵo aŭ en la propra influsfero. Laŭ sia naturo ĉe renovigeblaj energioj estas pli da trafitaj homoj ol ekzemple ĉe karbocentraloj, ĉar necesas starigi tiajn instalaĵojn malcentre kaj iliaj starigejoj ne estas libere elekteblaj. Ili ja devas stari tie, kie fluas sufiĉe da akvo kaj kie blovas sufiĉe da forta vento, kaj ili estas apenaŭ kaŝeblaj en periferia industria areo.

Ĉu la kritikantoj pro siaj propraj interesoj laŭ la devizo "Ne en mia malantaŭa korto" minacas malebligi necesajn paŝojn kontraŭ la klimata ŝanĝo? Aŭ ĉu ili nur malebligas ke sub la preteksto de protektado de la klimato medio kaj pejzaĝo estos ekspluatataj ankoraŭ pli?

La respondo je tio estas: Dependas de la energiformo kaj kiel ĝi estas ĉerpebla. Tio estos temo de sekvaj sonartikoloj.

Ĉu alternativaj energioj savos la mondon? Will alternative energies save the world?