×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Ĉimpanzoj kunlaboras inter si

Ĉimpanzoj kunlaboras inter si

Ĝuste ĉimpanzinoj, kiuj en natura medio ne kunlaboras, tute spontane kuniĝis al certe ne simpla kunlaboro en eksperimento por kiu ili nek ricevis instrukciojn nek instigon.

La homo laŭ Platono estas "dugamba senpluma estulo". Sed li ne estis kalkulinta pri Diogeno, kiu ĵetis al li antaŭ la okuloj de liaj disĉiploj senplumigitan kokon. "Jen via homo!" La primatologo Frans de Waal ŝatas tiun anekdoton kaj li envicigas sin en la vicon de posteuloj de Diogeno: "Ekde la maltrafo de Platono la homaro havis problemon trovi la lastan pruvon por sia unikeco. " Tio validas precipe rilate al niaj plej proksimaj parencoj, la ĉimpanzoj. Dum longa tempo oni subtenis la ideon ke estus la uzo de laboriloj. Sed en la jaro 1960 Jane Goodall observis kiel ĉimpanzo en Tanzanio rompe malfermis termitan neston per branĉo, intertempe oni konas multajn laborilojn. Ankaŭ aliaj specifaĵoj de la homo dubindiĝis, ekzemple la uzo de simboloj: Ĉimpanzoj ja ne kapablas paroli, sed la gestolingvon ili povas lerni ĝis certa grado, kaj ankaŭ rilate al malbonaj ecoj la diferenco perdiĝis: Ĉimpanzoj militas kiel unikaj estuloj krom ni homoj, ili atakas najbarojn kaj mortbatas ilin.

Tion ili faras nur se ili troviĝas en ege plimulta pozicio - kaj tiam ili kunagas - ĉiuj estas virĉimpanzoj - labordivide, ankaŭ dum la ĉasado de aliaj simioj, unuj pelas, la aliaj mortigas. Per tio ili aŭdeble skuas ĉe la lasta limbarilo inter ili kaj ni, nome ĉe la kunlaboro. Okazis multaj eksperimentoj, precipe de du grupoj. Unu el ili vidas ĉe la ĉimpanzoj ja altan inteligentecon, sed ne kunlaboron. La alia grupo diras ke se oni ne trovas ion, tio ne signifas ke ĝi ne ekzistas.

Kaj se oni ne trovas ion, tio rilatas al la aranĝo de la eksperimentoj: Ofte oni testis la kapablon por kunlaboro de simioj per aparatoj ĉe kiuj ili kunordigite devis premi butonon. Sed butonoj en la natura medio troviĝas nur malofte, la afero jam alie aspektas se du simioj tiru je unu ŝnurego. Sed ankaŭ en tiu kazo oni tutsimple elektis du simiojn el grupo kaj kunigis ilin por la eksperimento.

Tion nun la primatologo kune kun kolego ŝanĝis: Li prezentis al dekkapa grupo de ĉimpanzoj kiu jam de pli ol 30 jaroj kunvivas en esplorcentro por primatoj, aparaton en kiu oni vidas voraĵon. Sed antaŭ ĝi estas krado, tiun kradon povas malfermi nur du ĉimpanzoj kune - aŭ en dua eksperimento tri ĉimpanzoj, unu devas turni longan ŝaltilon, aŭ du devas fari tion, tiam la alia povas "aktivigi" la voraĵon, ĝi elŝoviĝas tiel, ke ĉiuj ricevas sian parton.

Tio jam estis la tuta eksperimento, neniu instigis la ĉimpanzojn fari tion, kaj neniu trejnis ilin tiucele. Kaj ili tamen entreprenis ĝin, el propra motiviĝo, ili kunlaboras je alta grado - nur unu grupano ne partoprenis, tio ne estas simpla, ili devas rekrutigi aliajn, ili devas teni la ŝaltilon en la ĝusta pozicio ktp. Ĉe tio kuniĝis simioj precipe samrangaj, ili ne forprenas ion unu de la alia. Aliflanke estas des pli mirinde ke naŭ el dek sukcesaj kunlaborantoj estis ĉimpanzinoj. Ĉe ili en natura medio - tute alie ol ĉe virĉimpanzoj - ne estas konata kunlaboro.