×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Ĉies inda konsciencekzameno

Ĉies inda konsciencekzameno

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Tikla analizo pri homa stulteco

Profesoro Karlo Ĉipolla, kiu forpasis en la jaro 2000, estis itala historiisto kaj fakulo pri historio de ekonomio. Dum 50 jaroj de universitata kariero, instruis en Italujo kaj Usono. En siaj verkoj li kunigis seriozecon de analizo kun plezuriga humura vigleco. Tre konata estas lia eseo "Fundamentaj leĝoj de homa stulteco". Indas unue citi la sekvan korolarion el lia teorio pri stulteco: "En ĉiu el ni troviĝas faktoro de stulteco, kiu estas ĉiam pli granda, ol kiom ni supozas". Post tia agnosko, oni povas analizi stultecon ĉe aliuloj.

Unua leĝo

Ĉiam kaj neeviteble, ĉiu el ni subtaksas la nombron de stultuloj en cirkulado, ĉar uloj, kiujn ni opinias raciaj kaj inteligentaj, subite montriĝas stultaj sen ia ombro da dubo. Krome, tagon post tago, ni estas kondiĉitaj en nia agado fare de stultuloj, kiuj senŝanĝe aperas en malpli taŭgaj momentoj. Vane estas pritaksi ilian procenton, ĉar ĉiu ajn nombro estos tro malgranda.

Dua leĝo

La probableco, ke ulo estu stulta, pruviĝas sendependa de iu ajn karakteraĵo de tiu persono mem, kies aspekto ofte ŝajnas nenociva aŭ naiva. Kaj pro tio ni erare malfermas nian defendon. Post longa kaj serioza esploro oni povas nepre konkludi, ke la faktoro-stulteco ne dependas de raso, etnaj aŭ sociaj kondiĉoj, edukado, kulturo, k.t.p.

Tria leĝo

Stultulo estas ulo, kiu kaŭzas damaĝon al alia persono aŭ grupo de personoj sen samtempe akiri propran avantaĝon aŭ eĉ suferante malgajnon.

Kvara leĝo

Nestultuloj ĉiam subtaksas la nocivan potencialon de stultuloj. Daŭre ili forgesas, ke, iam ajn kaj en iu ajn cirkonstanco, trakti kaj/aŭ kuniĝi kun stultuloj neeviteble evidentiĝos kiel tre multekosta eraro.

Kvina leĝo

Stultulo estas senkompare la plej danĝera estaĵo en la mondo. Tiu ĉi verŝajne estas la plej komprenebla el la leĝoj, ĉar oni bonege scias, ke konduto de raciaj homoj, eĉ se malamikoj, estas antaŭvidebla dum tiu de stultuloj tute ne.

La baza korolario de la kvina leĝo: "Stultulo estas pli danĝera ol bandito" enkondukas nin al fina klasifikado de homoj laŭ ilia konduto dum transakcio: - Malbonŝanculo: tiu, kies agado emas damaĝi lin mem sed ankaŭ donas avantaĝon al iu alia. - Inteligentulo: tiu, kies agado emas doni avantaĝon al li mem sed ankaŭ donas avantaĝon al iu alia. - Bandito: tiu, kies agado emas doni avantaĝon al li mem, sed samtempe damaĝas iun alian. - Stultulo: tiu, kies agado kaŭzas damaĝon al alia persono aŭ grupo de personoj sen samtempe akirigi al li iun avantaĝon aŭ eĉ kaŭzante al li malgajnon.

Aldone profesoro Ĉipolla rimarkas, ke ĝenerale inteligentuloj konscias pri sia inteligenteco, ankaŭ banditoj konscias pri sia dispozicio kaj ankaŭ malbonŝanculoj havas pravigitajn suspektojn, ke ne ĉio marŝas laŭdezire.

Sed stultuloj tute ne konscias pri sia stulteco kaj jen aldona kialo de ilia ekstrema danĝereco.

Fine, tio revenigas al tre baza kaj doloriga demando: ĉu mi mem estas stultulo? Mi kontentige superis plurajn testojn por mensa kvociento. Malbonŝance mi scias kiel tiaj testoj funkcias, kaj ke ili nenion pruvas. Pluraj personoj diris, ke mi estas inteligenta. Tamen ankaŭ tio nenion pruvas. Eble ili, pro iu kialo, timis diri al mi la veron. Aŭ, male, ili provas ekspluati mian stultecon por tiri profiton. Aŭ eble ili estas tiel stultaj kiel mi.

Mi tamen konkludas per eta espero: mi konscias pri kiom mi estas (aŭ estis) stulta. Kaj tio montras, ke mi ne estas tute stulta.

Ĉies inda konsciencekzameno Everyone's worthy examination of conscience