×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Brazilano premiita pro infanliteraturo

Brazilano premiita pro infanliteraturo

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Literaturo por infanoj ne estas ”facila” literaturo. Verki por infanoj kaj junuloj estas same grava, kiel delikata tasko. Infanoj ne estas iaj stultetaj hometoj, por kiuj oni devus produkti banalajn, primitivajn tekstojn. Male, ili estas eksterordinare sentemaj kaj perceptemaj, kaj kapablas kapti subtilaĵojn, kondiĉe ke oni prezentu la tekston per maniero arta, klara, atentokapta kaj inteligenta. Oni rajtas enmeti en la enhavon mem de la koncerna rakonto moralajn instruojn, sed neniam per tro sentimentalaj koloroj aŭ per tro evidentaj argumentoj. Precipe oni verku verece: infanojn damaĝas mensogemo, kaj ili bone scipovas distingi inter fantazio kaj malvero. Krome, se temas pri infanliteraturo, ilustraĵoj estas same gravaj kiel la teksto mem, kaj povas helpi la komprenon de la teksto, kaj fiksi ĝin en la menson de legantoj.

La plej grava premio al infanliteraturo en la tuta mondo estas Premio Hans Christian Andersen, kiu ekzistas ekde la jaro 1956. Oni konsideras ĝin kiel la Nobel-premion de infanliteraturo. Ĝi estas donata ĉiun duan jaron, fare de institucio nomata Internacia Servo de Libroj por Junuloj, ligita al UNESKO, kaj konsistas el ora medalo sur kiu kuŝas la vizaĝo de la fama dana verkisto. La patrono de tiu iniciato estas la reĝino de Danlando. Rekorduloj koncerne la premion Andersen estas usonaj verkistoj, kiuj jam ricevis ĝin kvinfoje. Sekvas britaj premiitoj – kvarfoje. El Brazilo ricevis tiun prestiĝon Lygia Bojunga (1982) kaj Ana Maria Machado (2000). Apartajn premiojn ricevas la ilustristoj. En ĉi tiu monato septembro 2014, brazila verkisto kaj pentristo Roger Mello ricevis la fakan premion, unuafoje por Brazilo. Li fakte estas veterano en tiu laboro: li jam ilustris cent librojn por aliaj aŭtoroj kaj dudek du proprajn verkojn. La ĵurio pravigis la elekton de lia nomo pro tio, ke per sia laboro ”li elmontras la historion kaj kulturon de Brazilo, sen subtakso pri la kapablo de infanoj rekoni kaj dekodigi kulturajn fenomenojn kaj bildojn”. Mello naskiĝis en la urbo Brasília, en la jaro 1965. Li substrekas, ke tiu urbo naskiĝis unue sur la desegnotabulo de artistoj, kaj nur poste konstruiĝis. Lia tuta laboro proponas sociajn zorgojn rilate infanojn. Li konstante denuncas mistraktadon de infanoj kaj malrespekton al iliaj fundamentaj rajtoj. La Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio saĝe inkluzivis la kategorion ”Infanlibro de la Jaro”. Tio estas bela iniciato. Estas tasko de la Esperantista komunumo kontribui al ĝi per aĉetado de la libroj kaj legado al siaj infanoj.