×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Brazila filmo premiita en Francujo

Brazila filmo premiita en Francujo

Estis iam tempo, kiam desegnofilmoj estis pure distraj kaj preskaŭ ĉiam celantaj la infanan publikon. Tio ne malhelpis, ke plenkreskaj homoj ĉiam amis tiajn artaĵojn, kaj sur tiu vojo konstruiĝis la brila kariero de la usonano Walt Disney. La unuan desegnofilmon en la mondo faris la franco Émile Reynaud, fine de la 19-a jarcento.Sed tiu branĉo de kinarto evoluis mirinde, kaj fariĝis tute serioza kontribuo al la mondo de kulturo. Nuntempe oni nomas ilin “animacioj”, ĉar oni uzas diversajn aliajn teknikojn por krei tiajn filmojn, krom desegnado. La monde konata Oskar-premio inkluzivis tiun branĉon inter siajn kategoriojn. Dum la lastaj jardekoj, en la franca urbo Annecy, okazas ĉiujare festivalo de animacioj – la plej elstara en la mondo, konsiderata kiel forta indiko al premioj ĉe la Oskar-festo.

Ĝis la pasinta jaro, Brazilo neniam partoprenis en Annecy, sed en la jaro 2013, brazilano Luiz Bolognesi enkribiĝis kaj premiiĝis per longa animacio sub la titolo “Rakonto pri Amo kaj Furiozo”. En ĉi tiu monato junio 2014, partoprenis la festivalon pli ol 7000 filmoj el 73 landoj. Tri brazilanoj konkuris kaj Alê Abreu venkis per bela filmo: “La Knabo kaj la Mondo”. Temas pri la historio de knabeto, kiu ekiras el sia vilaĝo por serĉi sian patron. Sekvante la sonadon de la fluto, kiun la patro ludas, la knabo eniras kapturnan mondon. Laŭlonge de sia trairado, la knabo kontaktas premsonĝan mondon kun sociaj problemoj - malbonaj laborkondiĉoj en kamparo, ekspluatado de laboristoj en fabriko, ekzemple. Tion montras sinsekvo da poeziecaj kaj delikataj scenoj, foje en spirhaltiga ritmo kaj klare politika kritikemo. La knabeto-protagonisto estas absolute ĉarma kaj kortuŝa figuro. La filmo, lanĉita antaŭ kelkaj monatoj, jam partoprenis diversajn aliajn festivalojn, interalie en Kanado, Portugalujo, Brazilo kaj Argentino. Tiuj premioj de brazilaj animacioj montras, ke Brazilo akompanas la mondan inklinon al tiu formo de arto. Amaso da festivaloj okazas dum la tuta jaro tra la lando, dediĉataj al nelongaj filmoj. Multaj el tiuj estas spekteblaj per “youtube”, kaj efektive montras la kreemon de niaj filmistoj. Nun, ankaŭ per longaj desegnofilmoj. Animacioj iamaniere pliampleksigas la rimedojn de la tradicia kinarto kaj liveras efektive pensigan rigardon al nia moderna mondo. Jen tio estas bela funkcio de arto: pensigi kaj emocii. Per interreto eblas spekti nelongan apetitvekan propagandfilmeton pri la premiita “La Knabo kaj la Mondo.”

Brazila filmo premiita en Francujo Brazilian film awarded in France