×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Bonaj amikoj havas similajn genojn

Bonaj amikoj havas similajn genojn

Kio estas esenca por amikeco? Ĉu estas tio ke oni trovas plaĉaj similajn vestaĵojn aŭ ĉu oni entuziasmas por la sama futbalklubo? Ĉu estas la komuna infana tempo, ĉu la deveno, ĉu travivaĵoj kiuj kunveldis amikojn? Usonaj esploristoj havas pri tio tute simplan respondon: Ili asertas ke amikoj havas similan genaron.

Por sia studaĵo la esploristoj uzis datumojn pri la loĝantaro de malgranda urbo, nome Framingham en Usono. Tie estas prizorgata de la jaro 1948 unu el la plej grandaj kaj plej detalaj longtempaj studoj pri la sanstato de la koro. Kiel kromprodukto de tiu studaĵo ne nur disponeblas detalaj registraĵoj pri la manĝokutimoj de la homoj kaj pri kazoj de alta sangopremo. Ankaŭ sennomigitaj datumoj pri la genaro de kelkaj partoprenantoj de la studo estas alireblaj por la esploristoj. Tio estas la datuma trezoro kiun la esploristoj povis ekspluati.

Ili rigardis kiel forte similas la DNA de 1932 testpersonoj kaj kiu estas amiko de kiu. Kiam ili komparis ambaŭ analizojn, ili trovis aparte altajn komunajn kvantojn inter amikoj. "La simileco korespondas proksimume al tiu de kuzo je kvara grado", skribas la esploristoj de kalifornia universitato.

Konstatiĝis ankaŭ ke amikoj el genetika vidpunkto povas "bone flari" unu la alian. La DNA-sekvencoj kiuj respondecas pri la percepto de odoroj ŝajnas kongrui tre bone inter amikoj. Tiu rezulto kongruis esence kun pli aĝaj studaĵoj kiuj montris ke ankaŭ sekspartneroj ofte egalas en sia odorpercepto.

La sciencistoj tamen ne kontentiĝis pri tiu analizo. Ili ankaŭ provis surbaze de la rezultoj prognozi por alia grupo je kioma probableco kiu estas amiko de kiu. Ankaŭ en tiu kazo la rezulto mirigis: La kvoto de trafoj situis simile alte kiel ĉe genetikaj prognozoj pri skizofrenio aŭ obesito. Sed kiel utilas al ni homoj havi amikojn kun simila genaro?

La esploristoj supozas ke la kaŭzo troviĝas en nia evolucia historio. Ili kredas ke amikecoj ekestis kiel socia konduto, ĉar ambaŭ flankoj povis ĉerpi el tio survivan avantaĝon. Tio tamen premisas ke amikoj sekvas similajn interesojn. Ju pli simila estas la karakterizaj trajtoj de la homoj kaj sekve al tio la maniero kiel ili reagas je sia medio, des pli ili profitas. La esploristoj donas ekzemplon: "Se unu persono faras fajron, ĉar al li, sed ankaŭ al la alia persono mankas varmo, ambaŭ profitas". Aŭ alimaniere dirite: Se oni ne havas frostŝvelaĵon, tiam oni ne nepre volas helpi eĉ al la plej agrabla homo ĉe la hakado de ligno.

Ĉu tiu interpreto estas troigita? "La metodiko kiun ambaŭ esploristoj aplikis, estas senriproĉa", diras germana sciencisto el Munkeno. Tamen li kritikas ke la eksplikoj estas plejparte spekulativaj. Tiel ekzemple genetike simila odorpercepto ne devas signifi ke oni elektas siajn amikojn laŭ la odoro aŭ laŭ la DNA. "Povas ankaŭ esti ke ambaŭ amikoj restas en lokoj kiuj por aliaj homoj terure fetoras. Estas klare ke ili tie nur konatiĝas kun homoj kiuj havas la saman manieron flari. " Do kiel precize la genaro influas ne nur nian serĉadon de partnero, sed ankaŭ la elekton de niaj amikoj, tio restas enigmo. Almenaŭ scias nia genaro kun kiu ni kune entreprenus ŝteladon de ĉevaloj.

Bonaj amikoj havas similajn genojn Good friends have similar genes