×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Bona dormado, sana cerbo

Bona dormado, sana cerbo

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo Estis iam tempo, kiam oni supozis, ke dormado estas senutila parto de la diurno, iaspeca “perdo de tempo”. Tiu koncepto jam de longe forpasis. Nuntempe, oni pli kaj pli valorigas tiujn horojn, kiam la ordinara “konscio” paŭzas kaj ekestas alispeca cerbofunkciado. Kaj oni komencis observi, ke la kvanto da horoj dum kiuj oni dormas kaj la bona kvalito de tiu dormado estas gravaj por la homa sanstato. Oni observis ankaŭ, ke dormado dum la tago ne same efikas kiel la dumnokta – kio estas tre grava, se oni pensas pri industriaj kaj aliaj laboristoj, kiuj devas ofte labori dumnokte.

Dum dormado du fenomenoj estas esence gravaj por la sano: la spirado kaj la elektra funkciado de la cerbo. Se dum la dormado (pro diversaj kaŭzoj) la spirado ne funkcias bone, sekvas malaltigo de oksigeno en la sango. Iuj homoj eĉ suferas de la tiel nomata “apneo dum dormado”, kiam al ili tute ĉesas spirado dum sufiĉe longa tempo. Pro manko de oksigeno, iuj organoj speciale sentemaj pri oksigeno, suferas mikroskopajn lezojn. La cerbo estas la ĉefa viktimo. Rilate al la elektra funkciado de la cerbo, oni scias, ke dum dormado sin sekvas pluraj etapoj, dum kiuj elektraj ondoj estas malsamaj por ĉiu etapo. Necesas atingi la kvaran etapon por ke okazu la sonĝoj kaj oni plej profunde malstreĉiĝu. Se la dormado ne profundiĝas ĝis tiu kvara etapo, ĝi ne plenumas la funkcion malstreĉigi la cerbon kaj revigligi la memorkapablon. Antaŭ kelkaj semajnoj, la monde konata medicinrevuo Neurology publikigis esploron, kiu montris senkonteste, ke malbona kvalito de dormado rekte akcelas la perdon de kogna kapablo. Oni detale ekzamenis la cerbojn de preskaŭ ducent maljunuloj kaj observis klarajn damaĝojn pro misdormado. Alivorte, homoj, kiuj malbone dormas, riskas suferi pli fruan kaj pli gravan alvenon de demenco, kiam oni atingas la koncernan aĝon. Tio estas des pli grava ĉe maljunuloj sed certe oni devas preventi la problemon ekde frua aĝo. Se oni perceptas misdormadon, estas rekomendinde submetiĝi al fakaj testoj ĉe “dormo-laboratorioj”, ĉar por plej multaj perturboj tiukampe ekzistas efikaj kuracmetodoj.

Bona dormado, sana cerbo Good sleep, healthy brain