×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Bildstrioj kontraŭ Ebolo

Bildstrioj kontraŭ Ebolo

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Sheila Spielhofer el Aŭstrio La unua raporto pri ekapero de Ebolo en okcidenta Afriko aperis en marto ĉi-jare. Ekde tiam 4,960 homoj mortis pro la viruso, la plejparto en Liberio, Sieraleono kaj Gvineo. Ĝis nun la teruriga malsano ne montriĝis en la proksima lando de Ganeo, sed la respondeculoj komencas prepari sin. Antaŭnelonge la unua izolejo malfermiĝis, kaj ankoraŭ du estas konstruotaj. Ĉinujo jam sendis medikamentojn kaj protektajn vestaĵojn por kuracistoj kaj flegistoj.

Tamen kiam Marcus McGilvray, brita flegisto de malsanuloj kun HIV (homa imundeficitiga viruso kaŭzante aidoson) kaj aliaj tropikaj malsanoj kaj fondisto de WKU (Africaid Wizzkids United), kiu laboras de dekdu jaroj en Sudafriko, vizitis Ganeon ĉi tiun someron, li konstatis ke nur malmultaj personoj estas bone informitaj pri Ebola. Pro tio li decidis uzi similan metodon al tiu kiun li jam aplikis en Sudafriko por informi junulojn pri HIV.

Ĉi-foje li ne havis sufiĉan tempon por krei kompleksajn novajn strukturojn kaj organizojn, kiel en Sudafriko, kie li havis la subtenon de internacia karitata fondaĵo. Necesas rapide informi la popolon sen kaŭzi panikon. Laŭ liaj spertoj, bildaj rakontoj pli efikas ol informaj faldfolioj nepre en lokoj en kiuj multaj personoj ne sufiĉe bone legas.

Unue li konatiĝis kun multaj adoleskantoj en Ganeo pere de ilia entuziasmo por futbalo, kiun li priskribis kiel „internacian lingvon“. Iom post iom li sukcesis akiri ilian konfidon. Kiam ili komencis paroli pri siaj timoj rilate al Ebola, McGilvray konvinkis ilin ke bildstrioj povas klarigi en “amikema maniero” pri Ebola sen panikigi legantojn. Tiam li persvadis tridek gejunulojn desegni bildojn por montri kiajn rimedojn de singardo kaj higieno oni devas preni kaj kial oni devas izoli malsanulojn.

Profesia grafikisto Stephen Marchant produktis multkoloran libreton, kunmetante la originalajn desegnojn. La Ebola viruso aperas kiel ruĝa monstro kiu minacis infanojn aŭ kiel diablo kun serpentaspektaj oreloj. La teksto estas en la angla kaj baldaŭ ĝi aperos en franca versio.

Doktorino Lisa El Refaie, spertulo por bildrakontoj ĉe la universitato de Cardiff, kiu jam organizis la projekton en Sudafriko, entuziasme bonvenigis la ideon disvastigi la novajn bildstriojn en formo de libreto. La universitato konsentis financi la distribuon.

Kiel Doktorino El Refaie klarigas, bildstrioj povas tre rapide komuniki novajn mesaĝojn, aparte en Afriko, kie gejunuloj multe ĝuas ilin. Krome oni povas facile produkti kaj distribui ilin.

Ŝi ankaŭ konstatas ke ĉe la junaj Ganeaj artistoj, la optimismo kaj la memfido kreskis. Kiel ĉe futbalo, teamo kiu bone kunlaboras povas pli multe atingi ol individuoj.

Bildstrioj kontraŭ Ebolo Cartoons against Ebola