×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Bakterioj en la homa korpo

Bakterioj en la homa korpo

Nuntempe la medicino ŝajne staras ĉe la antaŭĉambro de nova revolucio. Esploristoj intense kaj fervore studas la bakteriojn, kiuj normale vivas en nia homa korpo. Jam de longa tempo oni scias, ke ili estas gravaj elementoj por bona funkciado de certaj organoj – la intesto, ekzemple. Sed nun oni eltrovas, ke la amaso da mikroboj kunvivantaj kun la homo estas multe pli granda kaj multe pli influa je nia sano ol oni supozis. Kvincent nekonataj bakterioj estas jam eltrovitaj kaj surprize oni kalkulas, ke ekzistas dekoble pli da bakterioj ol da propre homaj ĉeloj en nia korpo. La tuta kvanto da bakterioj ligitaj al la homo atingas la pezon de 2 kilogramoj, do pli multe ol nia cerbo. Tiun amason sciencistoj alnomas “homa mikrobiomo”. Esploroj pri tiu nova mondo povas konduki al novaj diagnozoj kaj al prevento kaj kuracado de obezeco, kancero, diabeto kaj eĉ mensomalsanoj.

Oni intense esploras tiun novan biologian kampon, tiel ke dum la lastaj jaroj miloj da studaĵoj estis publikigitaj. Oni eltrovas, ke bakterioj povas protekti kaj damaĝi. Ekzemple, iuj tipoj de kanceroj povas rezulti de malekvilibro en la intesta “mikrobiomo”, kaj aliflanke iuj mikroboj protektas nin kontraŭ atakoj de aliaj mikroboj. Bakterioj krome povas produkti substancojn, kiuj influas nian apetiton kaj sekve kaŭzi trograsecon pro konduko al nesana manĝomaniero. Aliaj povas produkti substancojn, kiuj rekte influas la funkciadon de la cerbo, la humoron, kaj kaŭzi ekzemple demencon, aŭtismon, depresion kaj streson. Per genetikaj studoj de tiuj mikroskopaj estuloj, sciencistoj esperas disvolvi novajn medikamentojn, nome la tiel nomatajn “probiotikojn”. Per ĉi tiuj, estos eble kuraci ne nur intestan misfunkciadon, kiel jam nuntempe, sed ankaŭ kontroli diabeton, eviti kanceron kaj flegi mensmalsanojn. Studoj ĉe bestoj jam klare indikas tiun eblecon: ŝanĝoj en la “mikrobiomo”de musoj, ekzemple, influis estiĝon de obezeco. Ĉiuj tiuj malkovroj en la kampo de medicino estas kompreneble tre novaj kaj tute ne definitivaj kaj pretaj. Sed iujn gravajn dubojn ili jam prezentas. Esploristoj maltrankviliĝas interalie pri la tro abunda kaj ofte senkriteria uzado de antibiotikoj, precipe rilate al infanoj. Ĝis kia grado tiuj medikamentoj povas ŝanĝi la homan “mikrobiomon” ? Kiuj estas la konsekvencoj de tiuj ŝanĝoj? Ni atendu la proksimajn ĉapitrojn de tiu fascina revolucio.

Bakterioj en la homa korpo

Nuntempe la medicino ŝajne staras ĉe la antaŭĉambro de nova revolucio. Esploristoj intense kaj fervore studas la bakteriojn, kiuj normale vivas en nia homa korpo. Jam de longa tempo oni scias, ke ili estas gravaj elementoj por bona funkciado de certaj organoj – la intesto, ekzemple. It has been known for a long time that they are important elements for the good functioning of certain organs - the intestine, for example. Sed nun oni eltrovas, ke la amaso da mikroboj kunvivantaj kun la homo estas multe pli granda kaj multe pli influa je nia sano ol oni supozis. But now it is discovered that the multitude of microbes living together with humans is much larger and much more influential on our health than was assumed. Kvincent nekonataj bakterioj estas jam eltrovitaj kaj surprize oni kalkulas, ke ekzistas dekoble pli da bakterioj ol da propre homaj ĉeloj en nia korpo. Five hundred unknown bacteria have already been discovered and, surprisingly, it is calculated that there are ten times more bacteria than human cells in our body. La tuta kvanto da bakterioj ligitaj al la homo atingas la pezon de 2 kilogramoj, do pli multe ol nia cerbo. Tiun amason sciencistoj alnomas “homa mikrobiomo”. Esploroj pri tiu nova mondo povas konduki al novaj diagnozoj kaj al prevento kaj kuracado de obezeco, kancero, diabeto kaj eĉ mensomalsanoj.