×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Arvo Pärt vizitas Amerikon

Arvo Pärt vizitas Amerikon

Unuafoje Arvo Pärt vizitas Amerikon, por koncertoj en Vaŝingtono kaj Novjorko. Tio kaŭzas skuojn en la arta medio en Usono, kaj la gazetaro sufiĉe emfaze informas. Ne senkaŭze. Tiu grava nuntempa estona komponisto jam de jardekoj firmigas sian nomon en la panoramo de erudicia muziko per sia tute persona, originala stilo. Tra la tuta mondo, oni furore aŭskultas lian muzikon. Lia komponaĵo “Spegulo en la Spegulo”, por violono kaj piano, estas perfekta ekzemplo de lia mediteca, spiriteca arto. Per sia muziko, li estigas senfinajn diskutojn kaj analizojn pri la koncepto pri “religia, mistika muziko”.

Arvo Pärt naskiĝis en la jaro 1935, kaj jam en juna aĝo montris kompontalenton kaj religiemon. Unu lia frua verko tamen alportis al li malsimpation flanke de la aŭtoritatuloj de la iama Sovetunio, simple pro ĝia titolo: “Credo”. Krome, ankaŭ pro liaj simfonioj, oni akuzis lin pri “dekadenca, burĝa arto”. Li tamen ne deturniĝis de sia kreovojo. Male, de la jardeko post 1970, li komplete sin dediĉis al stilo, kiun li mem nomis “tintinabulo”, esprimo kiu signifas en la latina lingvo “sonadon de sonoriloj”. Li klarigas, ke liaj komponaĵoj imitas per malmultaj, apartaj sonoj, la sonorilojn, en la senco, ke unu centran, elstaran melodion ĉirkaŭas kelkaj aliaj harmoniaj sonoj, je rezulto de trankvila, trankviliga tuto, per la tiel nomata “minimumeca maniero”.

Pärt ja estas religiema homo. Li alprenis la ortodoksan kredon tute sincere kaj fervore, kaj li asertas, ke la religia forto direktas la vivon de la homoj, eĉ se ili ne konscias pri tio. Sed tio ne signifas, ke lia muziko celas konvinki iun ajn. Li diras, ke li faras muzikon por si mem, laŭ siaj apartaj temperamento kaj sentemo. Ĝi tute ne glitas en bigotan aŭ sentimentalaĉan tendencon . Oni prefere povus interpreti, ke ĝi invitas al malstreĉa meditado kaj ripozado, aŭ ke ĝi invitas al iaspeca universala religia sento. Ankaŭ ateistoj aŭ indiferentuloj pri religiaj ideoj ne hezitas aprezi kaj laŭdi lian muzikon. Cetere, oni povas forte demandi, ĉu muziko celas filozofiajn esprimojn. Malgranda epizodo en la vivo de Arvo Pärt bone ilustras lian serenan, larĝmensan pensmanieron: foje, muzikisto demandis lin, je kiu rapideco oni devus ludi unu lian komponaĵon. Li trankvile respondis: “Ludu ĝin laŭ la rapideco de la batoj de via koro.”

Per youtube eblas ĝui diversajn verkojn de la granda artisto.