×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Artefarita inteligenteco en la ĉiutago

Artefarita inteligenteco en la ĉiutago

Robotoj jam delonge kapablas decidi memstare. Sed ĉu ili ankaŭ povas enprofundiĝi en la kompleksan psikon de la homo?

Artefarita inteligenteco jam delonge trovis sian vojon en la ĉiutagon: kiel parolrekona programo en la kompufono kiu scias respondon je preskaŭ ĉiu demando. Aŭ kiel komputiloj en aŭtomobiloj kiuj influas la konduton de la veturado. Japanaj firmaoj de jaroj laboras pri "kobotoj", tio estas kunlaborkapablaj robotoj, do artefaritaj helplaboristoj kiuj plenumas kune kun homaj laboristoj simplajn laborojn. En kelkaj firmaoj la robotoj gajige partoprenas la matenan gimnastikon de la kunlaborantoj de firmao. Kadukaj homoj en la malproksima oriento pli kaj pli sin apogas sur la servoj de artefaritaj fleghelpantoj. Tio en Eŭropo ankoraŭ ne estas imagebla.

En Aŭstrio regas la baza esplorado pri artefarita inteligenteco. Projekta teamo de la universitato de Klagenfurt ekzemple partoprenis en la disvolvo de prestiĝa projekto de EU kiu antaŭ nelonge finpretiĝis ĉe la Teknika Universitato de Munkeno: Temis pri homsimila kelnero. La roboto nomiĝas James kaj ĝi parolas kun la gastoj kaj ĝi ordige forportas la glasojn. Por eltrovi ĉu tiuj glasoj estas malplenaj la roboto devas precize kontroli ilin. Tion la esploristoj el la suda regiono de Aŭstrio instruis al la roboto. "La defio konsistis el tio ke necesis konstrui etan sensoron per kiu la roboto rapide povas mezuri la glason", diras esploristo. Nun James devas lerni kompreni la dezirojn de siaj klientoj kaj agi tiucele. Sed kiel roboto kiu estas programita laŭ matematikaj algoritmoj enprofundiĝu en la kompleksan homan psikon? Ĉu la homa pensado kaj sentado estas transdonebla al roboto?

Eble la respondo je tio estis donita antaŭ preskaŭ 120 jaroj. Komputilteknikisto de la TU de Vieno kredas ke la modelo de Sigmund Freud pri psikoanalizo estas taŭga por malkaŝi la kodon de la homa pensado: Mi, Ĝi kaj Super-Mi nomiĝas la ĉefaj funkcioj de liaj komputilaj sistemoj kiuj devas simuli la homan pensadon.

Tiun softvaron la esploristoj provizas per inventita biografio: "Ni ŝajnigas al la roboto pasintecon", diras la komputilisto. Bonajn spertojn kaj malbonajn spertojn. Sed ĉu tio kreas konscion kaj sentojn? Sed laŭ la komputilisto liaj komputiloj disvolvos specon de konscio.

Ĝis nun la inventita spertaro de la komputiloj estas ankoraŭ tre limigita. "La kvanto da informoj kiujn homo dum tri jardekoj ensuĉas estas enorma", li diras. La scienco ankoraŭ ne kapablas konstrui robotojn kiuj kapablas esprimi sentojn. Sed ankaŭ tio iam eblos. Post 50 aŭ 100 jaroj certe funkcios komputiloj kiuj pensos simile al homoj.

Artefarita inteligenteco en la ĉiutago Artificial intelligence in everyday life