×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Ankaŭ bestoj povas evolui kulture

Ankaŭ bestoj povas evolui kulture

Sen sia kulturo la homo ne estus tiom sukcesa. Teorioj diras ke nur nia specio posedas la koncernajn ecojn. Sed nova studaĵo kontestas: Sub taŭgaj kondiĉoj ankaŭ kelkaj bestoj povas evolui kulture. Kaj tiu evoluo similas en multaj kazoj al la koncerna evoluo de la homo.

La homa kulturo ne falis de la ĉielo sed ĝi evoluis dum miloj da jaroj kaj tra sennombraj generacioj kaj dume daŭre kreskis. Ĉu temas pri teknologio aŭ lingvo, la komencoj estis simplaj, nur iom post iom ĉio fariĝis pli kompleksa kaj multflanka. En la centro de tiu procedo staras la socia lernado. Tio signifas ke dum la transdono de lertoj de unu generacio al alia tiuj lertoj pluevoluas.

Tiu evoluo en ĉiuj kampoj montras similajn skemojn: Malgrandaj plibonigoj kondukas al daŭra plivastigo de la repertuaro kaj ĉiu devena linio disvolvas siajn proprajn ecojn. Tio tre bele estas redesegnebla per lingvaj eksperimentoj. Ĉe tio la parolantoj komence devas lerni etan lingvon kiu kunligas hazardajn simbolojn kun signifo. Tiun komencan vortaron la unuaj parolantoj tiam devas transdoni al aliaj eksperimentanoj, kaj tiuj devas transdoni la lernitaĵon al la sekvaj eksperimentanoj ktp. La lingvo dum la pludono fariĝas pli kaj pli abunda, pli sistemeca kaj per tio pli facile lernebla kaj krome ĝi distingiĝas laŭ grupoj de parolantoj. Esploristoj hodiaŭ kredas ke veraj lingvoj kune kun sia kompleksa gramatiko ekestis laŭ simila maniero.

La pruvoj plioftiĝas ke ankaŭ bestoj ĝis certa grado posedas socie lernitan kulturon; konataj ekzemploj estas la uzo de laboriloj ĉe primatoj kaj korvoj kaj la kantado de kantbirdoj. La daŭra plivastigo kaj pluevoluo de la lernita konduto tamen ĝis nun neniam estis observataj. Kutima ekspliko por tio estas: Al la bestoj tutsimple mankas la necesaj kognaj kapabloj.

Laŭ esploristoj en la universitato Aix Marseille la kaŭzo povus troviĝi simple en tio ke la ĝisnunaj eksperimentoj ne ebligis kulturan evoluon. Do ĝuste tion ili volis montri per sia aktuala laboraĵo. 15 pavianoj estis la testantoj en la eksperimento. La bestoj kiuj estis naskitaj en kaptiteco vivas relative libere en la primatocentro en Sudfrancio. Ili disponas pri 700 kvadratmetra ĝardeno kaj estas ankaŭ interna protektejo. Oni instalis 10 teststaciojn por la studaĵo kie la bestoj povis partopreni en la eksperimentoj.

Je la komenco de la testoserio la besto devis helpe de rekompencoj lerni la bazan principon de la tasko. Sur ekrano troviĝis unue po kvar ruĝaj kaj dekdu blankaj kestetoj. Post tio ĉiuj kvadratoj fariĝis blankaj kaj la paviano devis premi sur tiujn kiuj antaŭe estis ruĝaj. Ĉe tri aŭ kvar trafoj ili ricevis frandaĵon. Ekde kiam la pavianoj estis komprenintaj la sencon de la ekzerco la vera testo komenciĝis. Por ĉiu el la entute ses transdonaj linioj estis elektita besto kiu rajtis komenci per 50 provoj ĉe skemoj kiuj estis generitaj laŭhazarde. La sekva besto ricevis la fakte premitajn skemojn de la unua besto kiel taskon. La pludono tiel daŭris dum entute 12 generacioj.

Fine estis farita statistika analizo: Montriĝis ke la rezultoj signife pliboniĝis ĉe la pludonado - kompare al tiuj bestoj al kiuj ĉiam denove oni prezentis laŭhazardajn skemojn - ĉe tiuj bestoj la rezultoj eĉ iom post iom pli malboniĝis. Aliflanke ĉe la veraj testantoj la bestoj fariĝis pli kaj pli trafkapablaj de generacio al generacio.

Ĉiuj rezultoj pruvas la hipotezon ke bestoj povas pluevoluigi kulturajn lertojn tra generacioj laŭ sufiĉe homa maniero: La trafrezultoj pliboniĝas, ekzistas tendenco al strukturo, sed estas diferencoj laŭ devena linio. Tio starigas la demandon ĉu entute ekzistas la reala kaj fundamenta diferenco inter la homa kulturo kaj la kulturaj sistemoj de aliaj specioj?

La esploristoj prezentas du eblajn respondojn. La unua rilatas al la maniero de la pludono. En la eksperimento la pludono nome estis realigita malrekte, nome pere de komputilo kaj tuŝekranoj kaj ne per rekta observado de samspecianoj. Ĉe homoj tiu malrekta vojo ĉie troviĝas, libroj kaj la interreto estas nur du ekzemploj por tiu maniero por lernado. Ĉe bestoj kiuj vivas en la naturo disponeblas nur malmultaj kompareblaj observoj. Eble la malrekta lernado ĉe la evoluo de la homa kulturo ludis multe pli grandan rolon ol oni ĝis nun supozis.

Alia ekspliko por la diferencoj troviĝas en la tipo de lerto. La skemoj en la eksperimentoj estis tute sensignifaj kaj la plenumo de la tasko estis nur kunligita kun rekompenco per frandaĵo. Veraj socie lernitaj bestaj lertoj laŭregule havas klaran funkcion, ekzemple la uzon de laborilo por malfermi nuksojn, kaj tio ofertas nur limigitajn eblecojn por pluevoluo. Eble povas pluevolui - kaj ĉe homoj kaj ĉe bestoj - nur tiuj lertoj ĉe kiuj formo kaj funkcio estas kunligitaj laŭintence kaj la plej bona ekzemplo por tio estas denove la homa lingvo.

Ankaŭ bestoj povas evolui kulture Animals can also develop culturally