×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Anĝela el krevmaizo - parto 3 el 3

Anĝela el krevmaizo - parto 3 el 3

(daŭrigata)

Kelkaj jaroj pasis trankvile. La homoj kiuj antaŭe laboris en la industrio de armiloj, komencis uzi siajn kapablojn kaj energiojn por prizorgi la homan sanon aŭ plibonigi la homan vivon. La soldatoj revenis hejmen kaj komencis labori denove. Ili priplantis la teron kaj kreskigis bongustajn legomojn, fruktojn, grenojn, nuksojn kaj fungojn. Ili ne plu sentis la bezonon manĝi viandon. La bestojn kreskigitajn por viando oni sendis en la arbaron. La bestkuracistoj zorgis pri tio, ke neniu besto vivanta sur la tero aŭ en la akvo nasku tro multajn idojn. La homoj kiuj antaŭe okupiĝis pri la industrio de viando ŝanĝis sian profesion. La plejmultaj trovis laborlokojn en la industrio de manĝeblaj fungoj, kiu evoluis ege rapide. Oni kreis ege multajn novajn tipojn de manĝeblaj fungoj, per kiuj oni faris novajn tipojn de bongustaj kaj sanigaj manĝaĵoj. Oni kreis kolbasojn kaj hamburgerojn el fungoj, kaj tiaj manĝaĵoj fariĝis la plej ŝatataj frandaĵoj de la restoracioj. Oni ege evoluigis ankaŭ la kulturojn de kokosarboj kaj pano-arboj. Kvankvam la sciencistoj multege laboris por plibonigi la specojn de tiuj arboj, mi suspektas ke Anĝela iomete sorĉis ilin, ĉar alie mi ne povas kompreni, kiel la kokosarboj konkurencis la bovinojn pri la kvanto de lakto, kaj kiel la pano-arboj iĝis pli efikaj ol la tritiko. Aliaj grandaj ŝanĝoj okazis en la industrioj de vestaĵoj kaj de ŝuoj. Oni ekuzis nur artefaritajn pelton kaj ledon en tiuj industrioj, kies varoj cetere iĝis pli kaj pli artecaj.

Sed post kelkaj jaroj evidentiĝis, ke ja ekzistas malkontentaj homoj en ambaŭ landoj. Ĉirkaŭ triono el la tuta loĝantaro de ambaŭ landoj malĉeestis kiam la ĉiela krevmaizo falis sur la teron. Tiam ili ĝuste troviĝis en aliaj landoj de la mondo, ĉu pro tio ke ili okupiĝis pri negoco de armiloj, ĉu pro tio ke ili forkuris de la milito kaj malriĉeco loĝante portempe eksterlande, ĉu pro aliaj kialoj. Kaj la plejparto de tiuj homoj revenis hejmen post la milito. Kelkaj el ili ja komprenis kio okazis dum ilia malĉeesto, kaj ĝojis. Sed ne ĉiuj. La riĉaj negocistoj de armiloj kaj posedantoj de armilfabrikoj kiuj revenis hejmen perdis multan monon kaj iĝis malkontentaj. Kelkaj viandmanĝemuloj kiuj revenis hejmen opiniis ke ilia lando estas gvidata de frenezuloj. Ili asertis, ke sen viando ili malsatas. Kelkaj ĉasistoj kaj fiŝkaptistoj kiuj revenis hejmen malkontentis pro tio, ke oni malpermesis ilian plej ŝatatan "sporton". Cetere, en la arbarojn kaj la riverojn eniris alilandaj sovaĝaj bestoj, kiuj komencis formanĝi la "mildigitajn" sendefendajn bestojn. La malkontento de la homoj kreskis iom post iom kiel kontaĝa malsano. Anĝela iom post iom perdis la fidon kaj la amon de la homoj kaj la bestoj. Samtempe, ŝia potenco pli kaj pli malpliiĝis. Dume, la vivstilo de la homoj estis iom post iom revenanta al la antaŭa stato de malboneco, maljusteco kaj malsaneco. Fin-fine la milito rekomenciĝis. Samtempe, oni akuzis la bonan Anĝela pri perfido de patrujo. Oni arestis ŝin kaj portis ŝin en la malliberejon. Nur malmultaj homoj daŭre amis kaj fidis la bonan Anĝela. Tamen, ilia fido donis al ŝi sufiĉan forton, por ke ŝi faru sian lastan miraklon: ŝi malaperis sen spuroj. Vane oni serĉis ŝin en la tuta lando. Vane oni serĉis ŝin ankaŭ en la domo de la maljunulino. La policistoj venis tien kaj kontrolis la tutan ĉambron. Ili vidis nur la maljunulinon, sidantan sur lulseĝo, trankvile trikantan. Apud ŝi, blanka kokino kun orkolora kresto estis plukanta maizgrajnojn el telero. La kokino aspektis tiom eta kaj taŭzita, ke ŝi similis eron de krevmaizo. La policistoj eliris grumblante, kaj ĝuste tiam komenciĝis pluvo. Kelkajn tagojn pluvis en ambaŭ landoj. Kiam la pluvo ĉesiĝis, la homoj preskaŭ forgesis pri Anĝela, kvazaŭ la tuta historio pri la krevmaizo estus sonĝo.

FINO

(Tiu ĉi fabelo publikiĝis la unuan fojon en Esperanto, en la revuo “Esperantista Vegetarano”, 2009/2. )

Anĝela el krevmaizo - parto 3 el 3 Popcorn angel - part 3 of 3