×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Anĝela el krevmaizo - parto 2 el 3

Anĝela el krevmaizo - parto 2 el 3

daŭrigata)

La tempo pasis, kaj unu tagon jen grandaj kanonoj bruegis apud la vilaĝo. Ĉar ofte okazis militoj en tiu lando, eĉ oni povas diri ke la homoj vivis sian tutan vivon dum unu sola longa milito kun kelkaj etaj paŭzoj. De kvin jardekoj oni batalis kontraŭ la najbara lando, kaj jam neniu kapablis diri kiu el la du landoj komencis militi kaj kial. La vilaĝanoj ektimis aŭdante la kanonojn kaj eniris en la kelojn. Sed Anĝela eliris en la korton kaj komencis danci nudpiede sur la tero kantante: "Krevmaizo, krevmaiz', miraklo de l' Paradiz'. "

Kaj kion vi imagas ke okazis? La kanonoj ekpafis: "Bum!! Bum!!" kaj grandaj obuzoj falis sur la domojn, sur la ĝardenojn, sur la stratojn. Kaj el ĉiuj obuzoj, milionoj da eroj de krevmaizo elsaltis. Kiel neĝeroj ili kovris la tegmentojn, la arbojn, la stratojn. Baldaŭ, nigraj aviadiloj malheligis la ĉielon. Oni sendis aviadilojn, por bombardi la kanonojn de la malamikoj. Sed Anĝela daŭrigis siajn dancon kaj kanton. "Bum!! Bum!!" la bomboj eksplodis, kaj milionoj da eroj de krevmaizo blankigis la kanonojn. La vilaĝanoj eliris el la keloj. La infanoj ĝojis kaj ludis kun krevmaizo. La soldatoj de la fremda lando ekridis. Ankaŭ ili ĝojis. Ili opiniis, ke ili travivas belan sonĝon... Kaj la vilaĝanoj kaj la soldatoj embarasiĝis. Ili rigardis unuj la aliajn, ŝatus babili, sed ne havis komunan lingvon. Tiam Anĝela rekomencis kanti. Ŝi portis simplan blankan robon de kotono kaj ŝia orkolora hararo brilis en la milda suno. Ŝi dancis nudpiede sur la tero kaj murmurkantis per la sama simpla ripetanta melodio: "Krevmaizo, krevmaiz', miraklo de l' Paradiz'." La paseroj ekdancis kune kun Anĝela ĉirpante. Fulmo bruligis la serenan ĉielon, kaj la aero ektremblis. Tondro aŭdiĝis, kaj subite ekneĝis per molaj eroj de krevmaizo. La homoj etendis la brakojn, prenis krevmaizon en la manoj kaj manĝis ĝin fascine. Manĝante, ili forgesis siajn timojn, siajn kolerojn, siajn suferojn. Manĝante ili ĉiuj sentis sin kiel geamikoj. Manĝante, ili sentis pacon enirantan en iliajn animojn. Kaj subite, ili komencis paroli unu al la alia en Esperanto. Ili ne forgesis siajn denaskajn lingvojn. Ili ne forgesis aliajn etnajn lingvojn, kiujn ili foje lernis. Ili iel sentis Esperanton vivantan en siaj mensoj kaj koroj, aldone al siaj denaskaj lingvoj kaj al aliaj lingvoj. Kaj ili ekbabilis amike, spontane, libere, kvazaŭ ili delonge konis unuj la aliajn. Ili ariĝis en la vilaĝa restoracio kaj festis kune la miraklon de tiu tago. La kaseroloj rapide preparis bonegajn manĝaĵojn. La krevmaizo falis el la ĉielo dum unu horo. Sur la tutan surfacon de ambaŭ landoj, neĝis per krevmaizo en la sama tago dum la sama horo. Post kiam ĉiuj homoj de ambaŭ landoj manĝis la ĉielan krevmaizon, ili sentis sin kvazaŭ denove naskitaj. Ili ĉiuj forgesis venĝon, koleron, malamon, timon. Ili iĝis pli kaj pli honestaj kaj justaj. La kvin jardekoj de milito ekŝajnis malproksimaj, kvazaŭ ili okazis antaŭ longe, dum la praa historio de la homaro. En ambaŭ landoj ĉiu homo ekscipovis Esperanton, aldone al sia propra lingvo aŭ al siaj propraj lingvoj. Ankaŭ la bestoj de la tero, de la aero kaj de la akvo manĝis la ĉielan krevmaizon kaj fariĝis multe pli mildaj kaj amikemaj. Eĉ la plej sovaĝaj bestoj mildiĝis kaj iĝis pli kaj pli sendanĝeraj. (daŭrigota)