×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Anĝela el krevmaizo - parto 1 el 3

Anĝela el krevmaizo - parto 1 el 3

Tiun ĉi fabelon verkis kaj produktis Luiza Carol el Israelo

Iam, en malproksima lando, en eta domo de eta vilaĝo, vivis malgaja, malsana, malriĉa kaj soleca maljunulino. Ŝia edzo forpasis, ŝiajn filojn oni mortigis dum la longa milito en tiu lando, kaj filinon ŝi neniam havis.

Unu vesperon, la maljunulino sidis plorante en sia kuirejo, kiu estis samtempe tagĉambro kaj dormĉambro, ĉar ŝia tuta dometo havis unu ĉambron. Restis al ŝi nur kelkaj grajnoj de maizo kaj unu kulereto da oleo por prepari sian tagmanĝon. Ŝi ŝmiris la kaserolon per oleo, enmetis la maizgrajnojn, kovris la kaserolon per kovrilo kaj hejtigis ĝin. Poste, ŝi atendis iomete. "Pok, pok-pok, pok-pok-pok…" ekaǔdiĝis la krevmaizo en la kaserolo. "Poook!" – la kovrilo falis sur la plankon kun granda bruo kaj ero de krevmaizo falis en la plej malproksiman angulon de la ĉambro. La maljunulino kaǔris por preni ĝin… sed… jen blanka bela junulino kun orkolora hararo saltis el la ero de krevmaizo. "Saluton, Panjo!" ŝi diris. La maljunulino kriis pro ĝojo. Ekde tiu vespero, la du virinoj ekloĝis kune. Anĝela nomiĝis la bela anĝelo (jes, ŝi estis anĝelo, kompreneble). Kaj ŝi tuj komencis paroli al la kaserolo. Fakte ŝi ne parolis, sed kantis al ĝi per mallaǔta murmuranta voĉo: "Krevmaizo, krevmaiz', miraklo de l' Paradiz'." Kaj la kaserolo faris multegan krevmaizon dum Anĝela kantis. Tiom multon ĝi faris, ke la du virinoj manĝis kiom ili bezonis, poste ili donacis krevmaizon al la najbaroj, poste al la kokinoj kaj al la porkoj de la najbaroj, poste al la paseroj kaj al la sciuroj de la arbaro… La najbaroj komencis viziti la maljunulinon, por ekkoni la bonan Anĝela kaj manĝi krevmaizon. La maljunulino ne plu sentis sin soleca. Ĉiutage, Anĝela faris pli kaj pli bongustan krevmaizon, kaj multaj homoj komencis veni en tiun vilaĝon speciale por aĉeti tiun mirindaĵon. La maljunulino ne plu estis malriĉa. Anĝela maturiĝis rapide kaj ŝia kuirarto pliboniĝis. Ŝi komencis fari diversajn tipojn de krevmaizo uzante bongustajn saǔcojn kun salo aǔ kun mielo. La saǔcoj enhavis vitaminojn, kalcion kaj aliajn sanigajn aferojn, kiuj helpis la malsanajn homojn resaniĝi. La maljunulino ne plu sentis sin malsana. La famo de la krevmaizo kreskis rapide kaj dekoj da kaseroloj laboregis tage kaj nokte, dum Anĝela dancis kaj kantis laǔ la ritmo de la krevmaizo: "Krevmaizo, krevmaiz', miraklo de l' Paradiz'." Ju pli oni ŝatis la laboron de Anĝela, des pli da potenco ŝi akiris, ĉar anĝeloj estas des pli potencaj, ju pli oni fidas kaj amas ilin kaj ju pli oni aprezas ilian laboron. Ŝi komencis kuiri ankaǔ bongustajn pudingojn de maizo, en kiujn ŝi enmetis supon de legomoj, nuksojn kaj spicojn. Ŝi ornamis la pudingojn per krevmaizo kaj la homoj venis por manĝi ilin en la bela restoracio de la vilaĝo. Ŝi ankaǔ faris kukojn el maizo kun mielo kaj kokoslakto, kun sekfruktoj kaj migdaloj. La tuta vilaĝo prosperis pro tiu negoco. Anĝela ne laboris pli ol unu horon ĉiutage. Ŝia laboro konsistis el tio, ke ŝi sorĉis ĉiujn kaserolojn samtempe, per dancoj kaj kantoj. Poste, la kaseroloj mem laboris. La reston de la tago, Anĝela babilis kun la homoj, provante kompreni iliajn problemojn. Ŝi ankaǔ promenis kun la maljunulino, kiu sentis sin pli kaj pli juna.

(daŭrigota)

Anĝela el krevmaizo - parto 1 el 3 Popcorn angel - part 1 of 3