×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Zorgu pri via haŭto!

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo Varmege brilas la suno, homoj libertempas, kaj sunbaniĝo sur belaj plaĝoj kaj naĝbasenoj estas ofta elekto de turistoj. Kaj eĉ el la norda parto de la mondo alvenas tiuj, kiuj povas forkuri el neĝo kaj malvarmo kaj ĝui nian bluan ĉielon. Meze de tiom da feliĉo, tamen, unu parto de nia korpo endanĝeriĝas: la haŭto.

Kvankam medicino tute ne eltrovis la fonton de eterna juneco, tamen koncerne maljuniĝon de la haŭto ĝi rekomendas, ke oni zorgu pri ĝi ekde infana aĝo. Ĝenerala maljuniĝo estas iaspeca genetika determino, laŭ vivocikloj. Ĉi tio ne estas ŝanĝebla. Sed eksterajn faktorojn, ekde frua aĝo, oni povas mildigi, prenante sanajn vivkutimojn. Kaj eĉ por nejunaj homoj, ĉiam estas tempo por direkti tiujn vivkutimojn sur pli prudentan vojon. Unua rekomendo estas uzi kremojn, kiuj filtras ultraviolajn radiojn de la suno. Tro multe da tiaj radioj (kiuj ekzistas dum la tuta tago, eĉ se homo ne estas rekte sub la suno) povas bruligi, makuli kaj sulkigi la haŭton kaj eĉ kaŭzi haŭtkanceron. Protektajn kremojn oni devus konsideri ne kiel kosmetikaĵojn, sed efektive kiel preventan medikamenton – tiel ke nuntempe oni intencas devigi labordungantojn liveri ilin al laboristoj, kiuj submetiĝas al troa radiado. Alia rekomendo estas manĝado de fruktoj, precipe de tiuj, kies ŝelojn oni povas engluti: tio pligrandigas la kvanton da vitaminoj kaj fibroj. Ideale, oni devus manĝi po kvin porcioj da fruktoj ĉiutage. Eventuale oni povas kompletigi tion per vitaminaj piloloj, sed ĉiam sub kuracista gvidado: tro da vitaminoj povas damaĝi la korpon. Tria indiko por ĝenerala sano, speciale por haŭta sano estas korpekzercoj. Ili devas esti regulaj, moderaj, konstantaj kaj plezuraj. Tro streĉitaj korpekzercoj, male, povas kaŭzi problemojn. Kaj kompreneble, evitu tro fortan sunon! Ja ekzistas medikamentoj, kiuj resanigas kaj plijunigas la haŭton. Tiu estas bolanta kampo de medicinaj esploroj kaj certe aperos aŭspiciaj novaĵoj – ĉar, nu, temas pri homa vanteco kaj deziro sin montri bela. Sed nenia medicino estas pli efika ol la preventa. Ni konservu nian haŭton sana ekde frua aĝo per simplaj kaj sanaj vivkutimoj.

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Varmege brilas la suno, homoj libertempas, kaj sunbaniĝo sur belaj plaĝoj kaj naĝbasenoj estas ofta elekto de turistoj. Kaj eĉ el la norda parto de la mondo alvenas tiuj, kiuj povas forkuri el neĝo kaj malvarmo kaj ĝui nian bluan ĉielon. Meze de tiom da feliĉo, tamen, unu parto de nia korpo endanĝeriĝas: la haŭto.