×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Vizito al la smeralda insulo

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Sheila Spielhofer el Aŭstrio Kiam mi antaŭnelonge vizitis Irlandon, mi miris ke mi ekmemoris multajn rakontojn kaj kantojn kiujn mi audis kiel infanino de mia avino. Kiel lerta rakontantino, ŝi elvokis viglan bildon de la propra infaneco en lando kiu estis subpremita dum generacioj pere de anglaj regantoj, kiuj celkonscie forpeladis la irlandanojn de iliaj kampoj, senigante ilin je iliaj rajtoj kaj tradicioj, subpremante ilian lingvon kaj farigante daŭran mizeron.

Mi avide aŭskultis la rakontojn de mia avino pri la “Granda Domo” proksime al ŝia vilaĝo (tiel oni kutime nomis la luksajn loĝejojn de la bienuloj). La angla-irlanda posedanto proponis eduki ŝin kune kun la propraj infanoj kiel kvazaŭa kompenso por la antaŭa proprigo de la bieno de ŝia familio.

Tiutempe impresis min precipe la detalo ke oni devigis ŝin porti ŝuojn por eniri la Grandan Domon, sed kiam ŝi forlasis la domon post la instruado ŝi tuj sidiĝis ĉe la rando de ŝprucfontano por demeti la ŝuojn antaŭ ol ŝi kuris nudpiede al la propra modesta domo.

Kompreneble mi ege bedaŭras ke mi tiutempe ne faris pli da demandoj al ŝi pri ŝia vivo kaj la mankoj kiujn ŝi sendube suferis antaŭ ŝia migrado kiel juna virino al Anglujo. Intertempe la tiama “Granda Domo” malaperis, sed mi decidis viziti similan domon kaj klopodi imagi la vivon de la proprietuloj kaj iliaj malriĉaj najbaroj tie dum la deknaŭa kaj dudeka jarcentoj.

Proksime al Cork, la dua plej granda urbego de Irlando, ni trovis Fota Hous. Ĝi estas “Granda Domo” sur bieno kiu unue estas parto de la posedaĵoj de kimraj nobeloj, kiuj en la 12-a jarcento ricevis vastegajn proprietaĵojn en Anglujo kaj Irlando pro ilia apogo de la normandaj reĝoj en Britujo.

Dum multaj jaroj la lasta angla proprietulino, kiu vivas sur la bieno ĝis sia morto en 1975, vojaĝis tri monatojn ĉiun jaron kun sia edzo tra la tuta mondo por trovi ekzotikajn arbojn kaj plantojn por la belegaj ĝardenoj de la bieno. La Granda Domo kiu staras meze de tiuj mirindaj ĝardenoj estas iama ĉasloĝejo rekonstruita kaj vastigita en la deknaŭa jarcento.

Tiutempe skipo de pli ol kvindek homoj prizorgis domon kaj ĝardenojn. La plej gravaj servistoj, tio estis la ĉefservisto kaj la ĉefĝardenisto, estis dungitaj en Anglujo, dum lokaj Irlandanoj faris la pli senspertajn taskojn. Oni devigis ilin labori ekde la frumateno ĝis ĉirkaŭ la deka vespere por kuiri kaj purigi la domon kaj prizorgi la nobelajn vizitantojn, kiuj estis invititaj por partopreni ĉasojn, ludi golfon kaj ĝui festojn.

Dum ĉiĉerono kondukis nin tra la luksaj ĉambroj de Fota House, mi konsciis ke la rekonstruado de la domo kaj la mirindaj ĝardenoj estis faritaj dum jaroj en kiuj Irlando estis frapita de terura malsatego, rezulto de la malsukceso de la terpomrikoltoj dum la jaroj 1845 ĝis 1848.

Dum tiuj jaroj miliono da homoj mortis pro malsato, kaj plua miliono forlasis Irlandon, la plejmulto en la fifamaj “ĉerkoŝipoj” survoje al Anglujo, Usono kaj Kanado. Oni taksas ke ĉirkaŭ 20 procentoj de la pasaĝeroj mortis pro teruraj surŝipaj kondiĉoj. Multaj el tiuj ŝipoj ekveturis de la haveno de Cobh, kiu troviĝas proksime al Fota House. Tiutempe post vizito de la angla reĝino Victoria en 1849, oni ŝanĝis la nomon de Cobh en Queenstown (t.e. urbo de la reĝino).

Hodiaŭ la Irish National Trust administradas kaj konservas Fota House. Voluntuloj gvidataj de profesia ĝardenisto prizorgas la belegajn ĝardenojn. Unu el tiuj voluntuloj montris al ni iujn vastajn malnovajn plantodomojn, kiuj estis kadukaj. Nuntempe oni iompostiome riparas ilin kaj uzas ilin por protekti endanĝerigitajn plantojn kaj kreskigi altkvalitajn legomojn kaj plantojn, kiujn oni vendas al vizitantoj.

“Sed troviĝas homoj en la ĉirkaŭaĵo kiuj ankoraŭ rifuzas eniri ĉi tiun bienon”, konfesis nia ĉiĉerono. Ŝajnas ke la rankoro kontraŭ la angloj pro ilia konduto dum la malsatego ankoraŭ estas profunda, kaj ĉe iuj irlandanoj la vundoj nur malrapide saniĝas.

Tamen kiam la reĝino Elizabeth vizitis Cork en 2011 plejmultaj civitanoj bonvenigis ŝin. Ŝi portis vestojn kaj ĉapelon en la verda koloro, kiu estas la nacia koloro de la tielnomata „smeralda insulo“, Irlando, kaj evidente ŝi multe ĝuis la entuziasman aklamon kiun ŝi ricevis.

Oni rakontis al ni ke antaŭ ŝia vizito la urbaj administrantoj eĉ elfosis bronzan statuon de reĝino Victoria kiun oni enterigis kiam finfine Irlando iĝis sendependa en 1922.

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Sheila Spielhofer el Aŭstrio

Kiam mi antaŭnelonge vizitis Irlandon, mi miris ke mi ekmemoris multajn rakontojn kaj kantojn kiujn mi audis kiel infanino de mia avino. Kiel lerta rakontantino, ŝi elvokis viglan bildon de la propra infaneco en lando kiu estis subpremita dum generacioj pere de anglaj regantoj, kiuj celkonscie forpeladis la irlandanojn de iliaj kampoj, senigante ilin je iliaj rajtoj kaj tradicioj, subpremante ilian lingvon kaj farigante daŭran mizeron.