×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Violenta Ramadano

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo Sendube Ramadano 2015 estis violenta Ramadano: murdo de turistoj en Tunizio, murdo de preĝantoj en Kuvajto, murdo de egiptaj soldatoj en Sinajo, ondo de terorismo en Judeo kaj Samario, atenco en Kairo kontraŭ la itala konsulejo. Vere estas, ke male al Ramadano 1973, almenaŭ milito estas ne verŝajna ĉi-jare. Malprobable ja estas, ke granda armeo de mezorienta lando invadu alian mezorientan landon. Sed en la tuta araba mondo senĉese malkovriĝas violentaj simptomoj de malpacienco kaj maltrankvilo.

La ampleksa malsukceso de “la araba printempo” substrekas la malsukceson de nacia araba agado kaj tial multe da araboj sentas koleron kaj frustriĝon. En krizaj periodoj tiaj sentoj vekas fanatikan batalemon kaj plifortigas la ekstremulojn de Isis/Daaŝ/Ĥamas kaj tiujn, kiuj agas sendepende.

Nuntempe, en nia mezorienta areo, neniu pacprocezo disvolviĝas kaj eĉ okazas neniu loke limigita interparolo pri paco. Vakuo. Nenio. En tia vakuo la palestina ekstremismo incitas la israelan ekstremismon kaj la israela ekstremismo incitas la palestinan ekstremismon. Kompreneble ne temas pri, “ĉu”, sed “kie” okazos la venonta eksplodo, la venonta kolapso de ordo, ĉar klare evidentiĝas, ke ĉi-jara somero tute ne trankviligas kaj bonanoncas.

Israelo, sola, ne povas kuraci la mezorienton. Nek pro la israelaj establiĝoj, specifaj arabaj grupoj dronigas aliajn arabojn en feraj kaĝoj aŭ sovaĝe senkapigas ilin, nek pro la israela okupacio en Judeo kaj Samario, muzulmanaj ekstremuloj buĉas senpovajn kristanojn en marbordaj landoj de norda Afriko.

Ni israelanoj devas agnoski, ke ni vivas en geografia areo laŭ destino sen libereco, sen kompato kaj sen homaj rajtoj. Ĝuste en tiu ĉi malbonŝanca areo, dum la lastaj kvar jaroj furiozadas tempesto, kie miloj da homoj mortas kaj milionoj fariĝas mizeregaj rifuĝintoj.

Ne ni respondecas pri tia terura homa katastrofo kaj ni ne finos ĝin. Sed tio ne signifas, ke ni israelanoj ne povas fari iun ajn. Male. La krizo estas minaco sed ankaŭ oportuno. Ĝi devigas Israelon, kaj ankaŭ ebligas ĝin, ekmovi per novtipa iniciato celanta plenigi la danĝeran politikan spacon kaj samtempe kapabla iamaniere defendi nin kontraŭ la violenta ĥaoso ĉiam pli alproksimiĝanta al nia landeto.

La nova iniciato devas fokusiĝi sur la Gaza-sektoro kaj ankaŭ sur alianco de Israelo kun kunigo de moderaj arabaj sunaistoj (*). Tri projektoj estas la plej taŭgaj: · Kreado en Gaza de grandega instalaĵo de sensaligado por provizi la palestinanojn per nepra trinkebla akvo, kunmetante israelan teknologion, monon el Saud-Arabio kaj egiptajn garantiojn. · Kreado de saud-arabia kaj egipta haveno proksime de Gaza, kiu donos al la palestinanoj malfermon al la maro sen endanĝerigi la israelan sekurecon. · Vastega domkonstruado por doni laboron al la palestinanoj kaj loĝado al la loĝantaro.

Por antaŭvidebla estonto ne estos paco inter Israelo kaj Ĥamas sed verŝajne interkonsento pri longdaŭra militpaŭzo. Dume ne estos liberala demokratio en Gaza sed povus ekesti tie prudenta politika estaĵo, kiu zorgos pri evoluado de bonfarto kaj ne de armiloj.

Se Egiptujo, Saud-Arabio, Jordanio, Israelo kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kune kunlaboros por transformi Gaza-areon en lokon de prospero kaj espero, ili ne nur malebligos aldonan militon sed ankaŭ ĵetos la fundamenton de nova teritoria ordo. Ordo, kiu konkuros kontraŭ la araba ĥaoso ne per utopia paco sed per reala paco de stabileco.

(*) Sunaisto = ano de la granda ĉefa sekcio de islamo (90% de ĉiuj muzulmanoj)

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Sendube Ramadano 2015 estis violenta Ramadano: murdo de turistoj en Tunizio, murdo de preĝantoj en Kuvajto, murdo de egiptaj soldatoj en Sinajo, ondo de terorismo en Judeo kaj Samario, atenco en Kairo kontraŭ la itala konsulejo. Vere estas, ke male al Ramadano 1973, almenaŭ milito estas ne verŝajna ĉi-jare. Malprobable ja estas, ke granda armeo de mezorienta lando invadu alian mezorientan landon. Sed en la tuta araba mondo senĉese malkovriĝas violentaj simptomoj de malpacienco kaj maltrankvilo.

La ampleksa malsukceso de “la araba printempo” substrekas la malsukceson de nacia araba agado kaj tial multe da araboj sentas koleron kaj frustriĝon. En krizaj periodoj tiaj sentoj vekas fanatikan batalemon kaj plifortigas la ekstremulojn de Isis/Daaŝ/Ĥamas kaj tiujn, kiuj agas sendepende.

Nuntempe, en nia mezorienta areo, neniu pacprocezo disvolviĝas kaj eĉ okazas neniu loke limigita interparolo pri paco. Vakuo. Nenio. En tia vakuo la palestina ekstremismo incitas la israelan ekstremismon kaj la israela ekstremismo incitas la palestinan ekstremismon. Kompreneble ne temas pri, “ĉu”, sed “kie” okazos la venonta eksplodo, la venonta kolapso de ordo, ĉar klare evidentiĝas, ke ĉi-jara somero tute ne trankviligas kaj bonanoncas.

Israelo, sola, ne povas kuraci la mezorienton. Nek pro la israelaj establiĝoj, specifaj arabaj grupoj dronigas aliajn arabojn en feraj kaĝoj aŭ sovaĝe senkapigas ilin, nek pro la israela okupacio en Judeo kaj Samario, muzulmanaj ekstremuloj buĉas senpovajn kristanojn en marbordaj landoj de norda Afriko.

Ni israelanoj devas agnoski, ke ni vivas en geografia areo laŭ destino sen libereco, sen kompato kaj sen homaj rajtoj. Ĝuste en tiu ĉi malbonŝanca areo, dum la lastaj kvar jaroj furiozadas tempesto, kie miloj da homoj mortas kaj milionoj fariĝas mizeregaj rifuĝintoj.

Ne ni respondecas pri tia terura homa katastrofo kaj ni ne finos ĝin. Sed tio ne signifas, ke ni israelanoj ne povas fari iun ajn. Male. La krizo estas minaco sed ankaŭ oportuno. Ĝi devigas Israelon, kaj ankaŭ ebligas ĝin, ekmovi per novtipa iniciato celanta plenigi la danĝeran politikan spacon kaj samtempe kapabla iamaniere defendi nin kontraŭ la violenta ĥaoso ĉiam pli alproksimiĝanta al nia landeto.

La nova iniciato devas fokusiĝi sur la Gaza-sektoro kaj ankaŭ sur alianco de Israelo kun kunigo de moderaj arabaj sunaistoj (*). Tri projektoj estas la plej taŭgaj:

· Kreado en Gaza de grandega instalaĵo de sensaligado por provizi la palestinanojn per nepra trinkebla akvo, kunmetante israelan teknologion, monon el Saud-Arabio kaj egiptajn garantiojn. · Kreado de saud-arabia kaj egipta haveno proksime de Gaza, kiu donos al la palestinanoj malfermon al la maro sen endanĝerigi la israelan sekurecon. · Vastega domkonstruado por doni laboron al la palestinanoj kaj loĝado al la loĝantaro.