×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Vetera fenomeno ĉirkaŭ la pacifiko

La vetera fenomeno El Niño revenas kun granda forto. Sed malgraŭ ĝia teruro ĝi povus ankaŭ kaŭzi pozitivajn efikojn.

La kristnaska infano alproksimiĝas, jam nun. El Niño estas la hispana vorto por "la knabeto" - oni celas ĉi-kaze la kristinfanon kaj veteran fenomenon kiu suferigas ĉiam denove post kelkaj jaroj la homojn ĉirkaŭ la pacifiko. Ĝi renversas la oceanan fluon ĉe la ekvatoro kaj alportas al la marbordoj tempestojn. Tiu trafo de malbona sorto nomiĝas El Niño, ĉar ĝi atingas ĉirkaŭ la kristnaska festo sian kulminon.

La tempesta kristinfano de la jaro 2015/16 nun jam kolektas forton. Aktualaj mezuradoj montras ke verŝajne ĝi fariĝos tre forta. Ĉar El Niño hejtas la tervarmiĝon, la meteorologoj jam nun vidas ĝian influon al la termometro: La monatoj de januaro ĝis aŭgusto alportis je la tutmonda averaĝo novajn temperaturrekordojn. Intertempe oni jam antaŭvidas la eblecon ke la jaro 2015 fariĝos la plej varma jaro ekde la komenco de la vetera registrado. Koncize dirite: Tiu kristinfano pridonacos nin per kroma porcio da klimata ŝanĝo.

Kaj ĝuste dum la adventa periodo de ĉi tiu jaro okazos en Parizo monda klimata pintrenkonto, dum kiu El Niño povus montri sian historian efikon. Dum novembro kaj decembro verŝajne pro tempestoj ni vidos bildojn pri senhejmaj kaj malsatantaj homoj, pri malplenaj fiŝistaj retoj, pri pluvego kaj terglitoj (ĉe la pacifika marbordo de Suda Ameriko) same kiel bildojn pri misrikoltoj, sekeco kaj arbaraj bruladoj (en Indonezio aŭ norda Aŭstralio).

Ni ne plu povos tiam esti certaj ke temos pri pasema natura okazaĵo. La homo povas esti konsiderata kiel kontribuanto al tiu situacio. Ne nur ĉar la varmdoma efiko nutras ĝenerale ekstremajn veterajn situaciojn. Sed ankaŭ ĉar novaj simuloj montras: Se ni homoj tuŝas la ekvilibron de la atmosfero pumpante pli kaj pli da energio tien, tiam tio ankaŭ plifortigas la efikon de El Niño.

Kiam la bildoj el la pacifiko atingos la pintrenkonton en Parizo, tiam ekspertoj kaj ŝtatestroj eble intertraktos alimaniere, pli kompromiseme, eble eĉ pli kompreneme. La klimato estas la statistiko de la vetero, ni ne povas senti ĝin. Ekstreman veteron ni aliflanke povas ja tre bone senti, eĉ timi. Tial El Niño povus doni ĝuste en taŭga momento ideon pri tio, pri kio en Parizo estos intertraktata abstrakte kaj statistike. El Niño tiel povus direkti la reprezentantojn de la ŝtatoj al necesaj decidoj por bremsi la klimatan ŝanĝon.